MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu esti aperta por ĉies opinio? (2)

Mi malabonis lastan jaron pro tio, ke mi estis maldungita, do min surprizis ricevi, senpage, ekzempleron de MONATO (2009/8-9). Mi rimarkis, ke la leteroj plejparte priprotestas artikolon en la junia numero pri la nova furoro de la usona ekstremdekstro, la (ne)civitaneco de prezidanto Obama. Ĉar mi ne ricevis ekzempleron de la junia MONATO, mi ne povis legi tiun artikolon. Sed, leginte kaj aŭdinte la idiotaĵojn de tiaj frenezuloj, mi havas bonan ideon pri ĝia enhavo. La problemo estas, ke MONATO taksas ĝin interesa, provoka ideo, kiu „nek kalumnias nek ofendas iun, krom eble la intelekton”. Ĝuste, la intelekton. MONATO kutime volas informi kaj provoki je inteligenta, intelekta nivelo kaj klopodas malkaŝi la objektivan veron de la situacio, anstataŭ senkritike papagumi la asertojn de iu kaj tiu.

Mi scivolas, ĉu Alexander Gofen estas ŝercema ruzulo, kiu verkis provokan strangaĵon nur por bati la vespejon. Eble MONATO enkonduku novan rubrikon nomitan „Frenezulgvato”. Vi jam raportis pri la raelanoj, kiuj volas konstrui NIFO-ambasadon en Litovio (espereble ne en Vilnius, urbo malpurega pro tiom da cigaredrestaĵoj).

Scott PAGE
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Scott Page el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17