MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

FINANCOJ

Mikrokreditoj: ĉu helpo aŭ trompo?

En la jaro 2006 la Nobel-premio pri paco estis transdonita al la bangladeŝa ekonomikisto Muhammad Yunus kaj la Grameen Bank iniciatita de li. Tio estis rekono de mikrokreditoj, sistemo de etskala kreditdonado al malriĉaj personoj, kiuj ne kapablas pruntepreni monon de banko. La bangladeŝa ekzemplo estis imitata en multaj landoj, sed kritikantoj plioftiĝas.

Laŭ la entreprena historio, Muhammad Yunus, diplomito de la usona Vanderbilt University kaj profesoro ĉe la Universitato de Chittagong, en 1974 pruntedonis egalvaloron de 27 dolaroj al grupo de 42 familioj por ebligi al ili la produktadon kaj vendadon de etaj iloj. Normale, tiuj personoj povus akiri monon nur de uzuristoj. La persona iniciato de Yunus evoluis al esplorprojekto de lia universitato, kaj en 1983 estis kreita la sendependa Grameen („vilaĝa”) Bank. En tio helpis la registaro, ShoreBank, malgranda usona banko, kaj Ford Foundation.

Solidareco

Baza (sed ne ĉiam aplikata) principo de mikrokreditoj estas ke prunteprenanto devas aparteni al grupo de pluraj personoj. La aliaj grupanoj neniel jure garantias la ŝuldon, sed praktike tamen la grupo iel atentas, ke la prunteprenanto bone kondutas kaj ke la mono iam estos repagita. Grameen Bank havas klientaron je 97 % inan kaj asertas, ke 98 % de la pruntoj estas repagataj.

Tipa ekzemplo estas sinjorino Mosammat Taslima Begum, kiu en 1992 prunteprenis 20 dolarojn por aĉeti kaprinon kaj iĝis sukcesa entreprenistino. Ŝi akceptis en 2006 la Nobel-premion nome de Yunus kaj lia banko.

Kritikoj

Malfacilas klarigi al la publiko kial la laŭdire sukcesaj Grameen-principoj estas aplikataj kaj laŭdataj tutmonde, dum Bangladeŝo restas unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo. Ĉu la tuto estas nur fikcio, vivtenata per propagando kaj mondonacoj, ĉu efektive estas mirakla metodo aŭ ĉu nur kelkloke estas realaj rezultoj? Jam de jaroj cirkulas duboj.

Meze de julio 2009 la brita revuo The Economist aperigis artikolon pri mikrokreditoj bazitan sur esploroj de du universitatoj. Massachusets Institute of Technology (MIT) kontrolis, ĉu profitantoj de mikrokreditoj en la barata urbego Hyderabad post 18 monatoj estis pli bonfartaj ol kontrolgrupo, kiu nenion ricevis. Konkludo: ambaŭ grupoj restis same malriĉaj. Kelkaj personoj fondis entrepreneton, sed plejofte la mono estis uzata por kurantaj familiaj elspezoj. Esploroj de Yale University en Filipinoj kondukis al simila konkludo. La artikolo ankaŭ aperis sur la retpaĝo de la revuo, sekvis vigla diskuto kaj sekve ankaŭ aliaj informiloj raportis pri la temo, alportantaj pliajn ekzemplojn.

Rezultoj ne tiom brilaj

Ĝenerala konkludo estas, ke mankas fidindaj rezultoj, uzeblaj kiel bonaj ekzemploj. Malfacilas krei kontrolgrupojn, krome la landoj kaj situacioj tre malsamas.

La ĉefa celo (homo ricevas prunton kaj per ĝi kapablas krei profitdonan komercon kaj eskapi malriĉecon) plejofte ne realiĝas. La rento estas altega (ĝis 60 % jare, sed tamen multe malpli ol postulas uzuristoj), ĉar por etaj kreditoj la kostoj de la kreditdonanto estas relative altaj. Pro tio apenaŭ eblas repagi la tutan ŝuldon, sed je limdato preskaŭ aŭtomate estas donita nova kredito. Eĉ se repago eblus, oni ofte instigas la prunteprenanton fari plian investon kaj preni plian krediton. En ambaŭ okazoj la ŝuldoj dum jaroj restas kaj kreskas, sed la kreditdonanto povas fanfaroni pri granda procentaĵo de repagitaj pruntoj (kvankam reale ili ne estas repagitaj). Ne liberiĝas sufiĉe da kapitalo por helpi aliajn prunteprenantojn. La utilo al virinoj kaj al veraj malriĉuloj estas malpli grava ol kredigas eŭforiaj raportoj. El Barato iu raportis ke en regionoj kie estas pluraj konkurantaj mikrokredit-donantoj, la samaj klientoj prunteprenas de pluraj. Tio eblas, ĉar ne estas iu kupola kontrolinstanco. Subita ŝanĝo de la ekonomia situacio riskas kolapsigi la tutan mikrokreditsistemon de la regiono, ĉar tiaj klientoj ne kapablos repagi pluroblajn ŝuldojn.

Korektoj necesas

Ĉu la individuoj kaj ŝtatoj, kiuj finance subtenas mikrokredit-sistemojn, haltigu siajn donacojn? Tute ne, sed ili kontrolu, ĉu ilia mono vere estas uzata laŭ la originaj ideoj: malriĉuloj eskapu el malriĉeco, post iom da tempo ne plu havu ŝuldojn, sed kontraŭe povu ŝpari. Tiel ekestos kreditsistemo, kiu efike funkcias kaj ne plu bezonas eksteran helpon. La monhelpo estonte iru al mikrofinancado, pli larĝa agadtereno, kiu ankaŭ inkluzivas instruadon, konsiladon, asekuron ktp.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17