MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

UNIVERSITATOJ

Ekzameno ekzamenata

Unuecan universitatan enirekzamenon organizas Ĉinio en junio de ĉiu jaro. La ekzameno okazas samtempe en diversaj regionoj de la lando. Por diplomitoj de superaj mezlernejoj, precipe tiuj el malriĉaj familioj, partopreno en la ekzameno estas la sola vojo por forigi malriĉecon. Tial la ekzameno fariĝis tre grava evento pro multaj ligitecoj kun la socio.

En Ningbo, urbo en suda Ĉinio, patrino petis helpon de policano pro trafika obstrukco sur la vojo al la ekzamenejo. La policano aŭte transportis ŝin kaj ŝian filon al la ekzamenejo malgraŭ la ruĝa lumo ĉe vojkruciĝoj. En la urbo Xi'an pli ol 50 gepatroj de ekzamenatoj baris per rubandoj straton je 500 metroj fore de la lernejo, en kiu iliaj gefiloj partoprenis la ekzamenon, timante bruon ĝeni la ekzamenatojn.

Polico

En ordinaraj tagoj tiaj agoj estas kontraǔleĝaj, tamen la publiko montris grandan indulgemon al similaj eksterordinaraj agoj en momento tre grava por la lernantoj. En iuj lokoj la polico eĉ helpis gepatrojn bloki vojojn ĉirkaŭ la ekzamenejo. Iuj magistratoj dekretis limigon al la bruado de veturiloj por krei kvietan etoson en la ekzamena periodo.

Kontraste al la maltrankvilo de gepatroj, komercistoj bone utiligas la okazon. Aprile ili ofertas diversajn demandarojn, gvidlibrojn kaj prelegojn de prestiĝaj instruistoj pri la ekzameno. Libroj pri la angla lingvo havas plej grandan debiton: multaj ĉinoj pensas, ke estas facile trovi laboron post universitata studado, se ili povas flue paroli la anglan.

Nutraĵoj

Maje abundas reklamoj pri sanigaj nutraĵoj speciale por antaŭekzamenaj lernantoj. Junie, tuj post la ekzameno, turismaj agentoj proponas al lernantoj kaj gepatroj feriojn. La rezultoj de la ekzameno estas anoncataj fine de julio kaj komence de aŭgusto, kaj do tiam restoracioj kaj distrejoj aparte viglas kaj prosperas pro la malavara konsumo fare de la sukcesintoj. Al festoj tiaj estas invitataj kutime instruistoj, parencoj, amikoj kaj kolegoj.

La ekzameno ankaŭ kuraĝigas profitadon kaj krimojn. En retpaĝaroj fiuloj vendas spionajn aparatojn, kiujn oni vidas nur en la filmo-serio pri James Bond 007. Promesite estas, ke aĉetintoj ricevos per la aparatoj helpon dum la ekzameno. Tiu ĉi friponaĵo estas efektivigita de komplicaro: kelkaj enmiksiĝas kiel lernantoj en la ekzamenejon kaj telesendas demandojn al la ceteraj, kaŝitaj en proksima apartamento; la lastaj solvas la demandojn kaj sendas la respondojn al la lernantoj.

Skribiloj

Ĉi-jare en la nord-orienta urbo Songyuan la polico malkovris gravan okazon de friponado. Mezlerneja instruistino kaj ŝia kolego estas arestitaj pro implikiĝo en la friponaĵo. Ili vendis spionajn aparatojn al siaj lernantoj. Ankaŭ lernantoj plene elvolvis siajn talentojn. Iuj eltrovis diversajn rimedojn, ekzemple skribilojn kun kaŝitaj slipetoj aŭ kopioj, por friponi dum la ekzameno.

Rezulto de freŝa enketo montris socian problemon, ke ĉirkaŭ 70 % de urbaj lernantoj iris al la ekzamenejo en la akompano de la gepatroj, kaj 90 % de la lernantoj elektis universitaton tute laŭ la propono de siaj gepatroj. Mankas memstareco al ĉinaj lernantoj, precipe al solinfanoj. Tro dorlotitaj, ili ne kapablas kontraŭi diversajn premojn; enoficiĝinte, ili ne povas starigi bonajn rilatojn kun kolegoj aŭ rapide akomodiĝi al novaj situacioj.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17