MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

PANDEMIO

Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo

La 11an de junio Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) atribuis al la nuntempa epidemio de „porka” gripo aŭ pli ĝuste al la gripo AH1N11 la plej altan, tio estas la sesan, nivelon (fazo 6). Do, la epidemio disvastiĝis preskaŭ en ĉiuj kontinentoj, t.e. jam okazis pandemio: kreskinta kaj daŭrinta transmisio de la infekto inter homoj. Antaŭ nelonge la variaĵo de la gripviruso A de subtipo H1N1, kiu kaŭzis la nuntempan pandemion, estis nomita oficiale „California 042009”. En 76 landoj jam estas registritaj ĉirkaŭ 162 000 malsanuloj, el kiuj 1150 mortis (en Meksiko pli ol 100). Fakte temas pri la unua pandemio de infektmalsano en la 21a jarcento kaj la dua post aidoso, kiu disvastiĝas ekde la 80aj jaroj de la 20a jarcento. La lasta tre grava pandemio de gripo, AH3N2 („honkonga gripo”), okazis en 1968, kiam malsaniĝis ĉirkaŭ du miliardoj da homoj, el kiuj multaj mortis. Al ĝi antaŭis en 1957 preskaŭ simile vasta pandemio de gripo, sed kaŭzita de la viruso AH2N2, kiu estis nomita „azia gripo”.

La nuntempa epidemio de „porka” gripo komenciĝis en aprilo de 2009 en Meksiko. Ĉar oni suspektis, ke la fonto de unuaj infektadoj de homoj estis porkoj, la malsano dekomence estis nomita „porka” gripo. La nomo „porka” gripo jam delonge estis konata al epidemiologoj. Ekzemple, jam en 1976 en Nov-Ĵerzejo (Usono) porkoj estis la fonto de gripo por multaj militservantoj. Sed porkoj povas prezenti danĝeron en aliaj rilatoj. En la ĉeloj de la trakeo kaj la bronkoj de porkoj povas sukcese multobliĝi ne nur la propraj (porkaj) gripaj virusoj, sed ankaŭ tiuj de homoj kaj birdoj. Inter iliaj genaj fragmentoj povas okazi interŝanĝoj kaj rezulte de tio naskiĝas kunmetitaj virusoj, kapablaj kaŭzi vastajn epidemiojn.

En la komenco, la kvara nivelo estis atribuita al la epidemio de „porka” gripo laŭ la klasifikado de MOS, ĉar la epidemio estis lokalizita, kaj la intenseco de transmisio de gripvirusoj ne estis tro granda. Sed en la fino de aprilo MOS atribuis al la epidemio la kvinan nivelon, ĉar la malsano jam estis registrita ne nur en Meksiko, sed ankaŭ en Usono kaj en multaj aliaj landoj, kaj klariĝis, ke gripvirusoj aktive transmisiiĝas inter homoj. Laŭ decido de MOS, la malsanon oni ĉesis nomi „porka” gripo, sed gripo AH1N1.

Estis ellaboritaj ekstremaj preventaj rimedoj: la rigora izolado de infektitoj kaj de ĉiuj suspektatoj kaj la observado de personoj, kiuj estis en kontakto kun malsanuloj. Krome, oni kontrolis ĉiujn alvenintojn el regionoj, kie estis registritaj malsanuloj, oni mezuris la temperaturon helpe de senkontaktaj termometroj, estis amasa portado de defendaj maskoj ktp. Por kuracado de la malsanuloj oni komencis uzi efektivajn kuracilojn: oseltamivir (Tamiflu) kaj aliajn, kio forte malpligrandigis la mortecon. En Meksiko je la fino de majo oni denove malfermis restoraciojn, kinejojn ktp. Sciencistoj aktive okupiĝas pri ellaborado de specifa vakcino.

Tamen en la mondo la malsano daŭre disvastiĝas. Eĉ en malproksimaj regionoj, ekzemple, en Aŭstralio, dum unu semajno la kvanto de malsanuloj kvarobliĝis. Tre gravas, ke oni prognozu la estontan evoluon de epidemio. Nelonge estis eltrovite, ke en genaro de la variaĵo de gripviruso AH1N1, kiu kaŭzas la pandemion, enteniĝas genoj de gripvirusoj de birdoj, porkoj kaj homoj. Ekzistas ankaŭ la danĝero de malfavoraj mutacioj de tiuj virusoj aŭ de iliaj rekombinadoj kun aliaj gripvirusoj. Verŝajne tio okazis en 1918, kiam estiĝis la plej danĝera gripvirusa pandemio.

Ĝis nun ne estas kompreneble kial en 1918 kaj 1919 disvastiĝis tia terura gripvirusa pandemio (misnomita „hispana gripo”), kiam malsaniĝis triono de la mondloĝantaro kaj mortis pli ol 20 milionoj da homoj. Tiam la loĝantaro ne havis iun ajn imunecon al tiu viruso, kiu transmisiiĝis aergute. Al la pandemio kontribuis mondmilita ĥaoso kaj grandaj migradoj.Tiam ne estis ellaboritaj efektivaj preventaj rimedoj kaj forestis la necesaj kuraciloj. La pandemio estis kaŭzita de gripviruso AH1N1, t.e. de la sama subtipo de la viruso, kiu kaŭzis la nuntempan pandemion, sed, verŝajne, de alia variaĵo. Antaŭ nelonge danke al la sveda patologoanatomiisto J. Hultin estis ricevitaj specimenoj de pulma histo de inuita virino, mortinta pro gripo en 1918 (la kadavro konserviĝis en kondiĉoj de eterna glacieco en Alasko). La usonaj sciencistoj J. Taubenberger kaj kunlaborantoj eligis la viruson el tiuj specimenoj kaj rekonstruis ĝian genaron. Ili komparis ĝin kun la genaro de la viruso de birda gripo H5N1 kaj supozis la versimilajn kaŭzojn de la alta maligneco kaj de aerguta transigo de la viruso de „hispana gripo”. La gripviruso de 1918 havis diferencojn kompare kun la birda gripviruso H5N1 en la strukturo de iuj aminoacidoj kaj tial pli facile kunligiĝis kun receptiloj de homaj ĉeloj. Krome la viruso de 1918 blokadis la homan interferonon (kontraŭvirusa proteino en organismo) kaj tial disvastiĝis laŭ la tutaj spirvojoj kaj pli facile transmisiiĝis aergute. Sed ankoraŭ restas ne klaraj la naturaj portantoj de la viruso. Oni povas proponi, ke tiuj estis porkoj, en kies ĉeloj okazis rekombinado de gripvirusoj de birdoj, homoj kaj porkoj. Deĉifrado de la kaŭzoj de la „hispana epidemio” tre gravas por efektiva prognozo de nuntempaj kaj estontaj gripvirusaj epidemioj. Verŝajne ekzistas malgranda kruca imuneco al diversaj variaĵoj de la sama subtipo de gripaj virusoj, kio almenaŭ iomete retenas la disvastiĝon de la nuntempa pandemio kaj mortado pro ĝi.

Konkludo

La epidemio de gripo AH1N1 do daŭras. Efektivaj vakcinoj povas aperi plej frue dum aŭtuno 2009. Pro ofta variemo de la gripvirusa strukturo necesas konstante ŝanĝi antigenajn kunmetaĵojn en vakcino. Tre gravas krei efektivajn kaj ne multekostajn kuracilojn atingeblajn por la loĝantoj de malriĉaj landoj. Naturaj rezervujoj de gripvirusoj – diversspecaj bestoj – estas grandegaj. La kvanto de rekombinadoj de virusoj estas preskaŭ senfina. Mutacioj ne estas prognozataj. Necesas ĉirkaŭbari porkbredejojn kontraŭ kontakto kun birdoj. Tre gravas konstante kontroli birdojn kaj porkojn cele al evidentigo de gripvirusoj, kio permesas ĝustatempe malkaŝi kaj preventi epidemiojn de gripo. Same necesas regule esplorkontroli la laboristojn de pork- kaj bird-bredejoj. Tre gravas havi tutmondan sistemon de senprokrasta reagado. Oni povas opinii, ke se tio estus efektivigata, la gripvirusa „porka” epidemio ne estus trafinta nin neatendite. Certe, por tio necesas grandaj monrimedoj. Sed haltigi jam disvastiĝintan pandemion estos pli multekoste.

1. La akronimoj H1N1, H2N2, H3N2, H5N1 ktp koncernas du proteinajn substancojn (antigenojn) en la supraĵa kovrilo de la gripviruso: hemaglutininon kaj neŭraminidazon. Ĉe la virusoj de gripo A de homo kaj bestoj ekzistas 15 tipoj de hemaglutininoj (ilin oni markas per litero H kaj numeroj 1 ĝis 15) kaj 9 de neŭraminidazoj (litero N kaj ciferoj 1 ĝis 9). Ĉe gripvirusoj povas renkontiĝi diversaj kombinaĵoj de ĉi tiuj proteinaj substancoj.
Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17