MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

EU perdas enspezojn

Por la somera sezono Kroatio enlasas rusianojn sen vizoj, sed sufiĉas rigardi la mapon por kompreni, ke ne eblas sen vizoj (transitaj aŭ ŝengenaj) traveturi sur-tere landojn kiuj baras, barieras la eventualan itineron: Hungario, Rumanio, Slovakio, Pollando. Nur aere eblas trafi Kroation sen vizoj, sed vojaĝi aere estas sufiĉe koste por ni, la fervojistoj, kiuj fervoje ja havas privilegiojn je biletoj ĝis almenaŭ la eksa sovetia limo, do ĝis la supre menciitaj landoj.

El niaj ses vojaĝoj tra eŭropaj landoj ni nur dufoje petis invitilojn por ekhavi vizojn (unue italan, due ŝengenan) de francino. Mi nun turnis min al turisma buroo por aĉeti turisman vizon al Kroatio, sed la buroo vendas ĝin nur kune kun loĝado (ne malpli ol sep-taga) en iu gastejo en la lando.

Jen, mi devas nun solvi la problemon kun la vizoj. Mi persone opinias, ke EU perdas multajn enspezojn pro la viza reĝimo kun Rusio, ĉar multegaj rusianoj pro tio preferas ripozi en Turkio, Egiptio aŭ Tajlando, kie oni donas (vendas) la vizojn tuj en flughaveno aŭ ĉelime.

Sergeo PAĤOMOV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sergeo Paĥomov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17