MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

EŬROPA UNIO

Kiam Is-lando fariĝas os-lando

La islanda parlamento akceptis per minimuma plimulto la kandidatiĝon de Islando por aniĝi al Eŭropa Unio (EU). Tiu ĉi novaĵo apenaŭ ricevis atenton en belgaj komunikiloj. Ili nur menciis la fakton sen komentoj. Tamen belgaj EU-parlamentanoj pozitive reagis al tiu ĉi decido, same kiel José Manuel Barroso, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono.

Ĝis antaŭ kelkaj jaroj Islando estis konata en Belgio nur pro raportoj de ravitaj turistoj, kiuj pagis relative altajn prezojn por viziti tiun ĉi landon, kaj poste eŭforie rakontis pri unikaj spertoj.

Renoma revuo

Tamen en periodo, kiam la rento por ŝpardeponoj en Belgio apenaŭ sufiĉis por kovri la inflacion, islandaj bankoj reklamis nekutimajn interezojn. Kiam la renoma revuo Test-Aankoop (Aĉet-testoj) indikis la islandan Kaupting-bankon kiel la plej favoran, kaj kiam la prestiĝa financa revuo Trends (Tendencoj) pozitive konsilis, la belga filio de la islanda banko rapide atingis 20 000 klientojn, kiuj senzorge konfidis al ĝi sian tutan ŝparmonon.

Kiam en 2008 kelkaj usonaj bankoj ekhavis problemojn, ili kuntiris ankaŭ la islandajn. La ŝparkontoj de la Kaupting-filioj en Belgio kaj Luksemburgo blokiĝis. Belgaj klientoj ege protestis ĉe la registaro, ĉar tiu garantiis la ŝpardeponojn de klientoj de belgaj bankoj en problemoj, sed ne tiujn de Kaupting-Belgio. Finfine belga kooperativa banko Landbouwkrediet (Kreditbanko por Terkulturistoj) transprenis ĉiujn klientojn. Tiuj tamen devis atendi ĝis julio 2009, antaŭ ol ili povis denove disponi pri sia mono.

Komerca traktato

Dum multaj jaroj la bonfarta Islando preferis resti sendependa. Ĝi tamen havis komercan traktaton kun Eŭropa Unio. La prospero de Islando baziĝis grandparte sur bankaj aferoj, tiel ke la financa sektoro reprezentis 34 % de la ekonomio. Rezulte de la financa krizo la tri ĉefaj bankoj estas transprenitaj de la ŝtato.

Finfine la ŝuldoj de Islando iĝis kvin- ĝis naŭ-oblo de la malneta enlanda produkto. Multaj islandanoj perdis siajn ŝparmonon kaj oficon. Eŭropa Unio povus subteni la landon por superi la krizon. Tial la sinteno en Islando renversiĝis. En 2009 formiĝis minoritata registaro kun Alianco, la sola partio, kiu subtenis la aliĝon al EU, kaj Verda Maldekstro, sub ĉefministrino Sigurðardóttir. Kaj nun la parlamento finfine voĉdonis aliĝi.

Kandidatoj

Malgraŭ la financaj problemoj, belga EU-parlamentano opinias, ke la membriĝo povos efektiviĝi en minimuma tempo. Multegaj reguloj plenumendas de kandidatoj por aliĝi al EU. Tamen i.a. pro la komerca traktato kaj pro multaj rilatoj kun aliaj eŭropaj ŝtatoj, plenumi tiujn regulojn apenaŭ estos problemo por Islando.

Aliĝo de tiu ĉi ankoraŭ nun bonfarta lando kun nur 320 000 loĝantoj ne povos tuŝi la ekonomian situacion de la Unio. Supozeble do Islando aliĝos en 2011. Tio povus okazi samtempe kun la aliĝo de Kroatio, se Slovenio ne vetoos pro limdisputoj. La du novaj landoj iĝus la 28a kaj 29a membroj de la Unio.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17