MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BALKANIO

Vizoj reviziitaj

La Eŭropa Komisiono anoncis lastatempe, ke Makedonio, Serbio kaj Montenegro jam plenumas la kondiĉojn por ebligi ekde 2010 liberan moviĝon de iliaj civitanoj tra Eŭropa Unio (EU), dum Albanio kaj Bosnio ankoraŭ ne. Oni eĉ ne menciis la plej novan balkanan ŝtaton, Kosovo.

Tial aŭdiĝis voĉoj, ke „la kristana Eŭropo akceptas nur kristanajn landojn”. Ĉu jes aŭ ne, Albanio, laŭ ties ĉefministro Sali Beriŝa, solvu siajn „hejmtaskojn”: tio estas pli rigore kontroli la landlimon, batali kontraŭ korupto kaj havigi al la civitanoj novajn biometrikajn identec-kartojn kaj pasportojn.

Civitanoj de la landoj de okcidenta Balkanio delonge suferas pro la malfacilo libere moviĝi tra EU, kie vivas kaj laboras centmiloj da iliaj sampatrujanoj kaj samfamilianoj. Cetere, EU-konsulejoj postulas multajn dokumentojn kaj monon, kio, okaze de neakireblo de vizo, ne redoneblas.

Diskriminacio

Pro tiaspeca diskriminacio eĉ pli suferas Kosovo, kiu ekde 1999 fariĝis iasence geto. La direktorino de la Kosova Iniciato por Stabiligo diris, ke „kosovanoj malfacile moviĝas eĉ ene de la regiono.” Tamen la ĉeĥa ambasadorino en Priština argumentis, ke „Kosovo estos parto de la procezo kaj EU faros sian plejeblon por helpi ĝin.”

Anoncante la liberan moviĝon de civitanoj, la komisiono tamen avertis Serbion, ke ĝi ne liveru pasportojn al albanoj de Kosovo. Tio montras alian diskriminacion rilate albanojn, dum serboj de Kosovo havas duŝtatanecon kaj povos moviĝi senprobleme.

Sendube la situacio komplikiĝas, ĉar kvin EU-membroj (Slovakio, Rumanio, Hispanio, Grekio kaj Kipro) ankoraŭ ne agnoskis la sendependecon de la nova ŝtato Kosovo. Tamen Eŭropo ne povas havi du kriteriojn rilate vizojn por la lastaj landoj de la malnova kontinento.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17