MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BELGIO

Kverelas la komunumoj

Belgio estas stranga malgranda ŝtato kun ses parlamentoj: federacia (kun du ĉambroj: ĉambro de deputitoj kaj senato), flandra regiono, valona regiono, ĉefurba regiono, franclingva komunumo (respondeca pri lingvaj kaj kulturaj temoj en Valonio kaj Bruselo) kaj germanlingva komunumo (respondeca pri proksimume 74 000 germanlingvanoj).

Komence de junio la belgoj devige voĉdonis por ĉiuj parlamentoj escepte de la federacia. Intertempe rapide kunmetiĝis kvin registaroj, kaj ŝajne en granda harmonio. La diversaj intencdeklaroj havis kelkajn komunajn trajtojn. Evidente ĉiuj volas realigi ŝparojn. La registaroj mem volas montri ekzemplon, limigante la nombron de ministroj kaj malgrandigante iliajn stabanojn.

Plue Flandrio intencas ŝpari du miliardojn da eŭroj kaj atingi buĝetan ekvilibron en 2011, dum Valonio esperas atingi ekvilibron nur en 2015 aŭ 2016. Sed la regionoj ankaŭ volas investi por revivigi la ekonomion. Valonio lanĉis duan „Marshall”-planon (George Marshall [ĝorĝ marŝal], usonano, helpis revivigi la eŭropan ekonomion post la dua mondomilito) kaj planas helpon de 1,6 miliardoj da eŭroj. La brusela regiono baraktas en malfacila financa situacio kaj atendas helpon de la federacia registaro. Sed la financoj de la federacio montriĝas neelteneblaj.

Impostoj

La konkordo en la diversaj parlamentoj kontrastas al la tensioj, kiuj akriĝas en la federacia parlamento, aparte inter valonoj kaj flandroj. Temas pri financoj: la federacia registaro enkasigas impostojn kaj dividas la monon grandparte inter la regionoj.

La enspezoj el Flandrio estas konsiderinde pli grandaj kaj vastaj sumoj do fluas al Valonio kaj Bruselo. Valonio ŝajnas pli sociema, kiam temas ekzemple pri azilpetantoj kaj senlaboruloj, kiuj bezonas pli da mono por instruado kaj sociaj servoj. Tamen Flandrio estas pli riĉa regiono (unu el la plej riĉaj en Eŭropo) kaj ŝajne pli efike funkcias. Flandraj politikistoj opinias, ke la valonaj elspezoj eblas nur pro la pli strikta financa politiko en Flandrio.

Flandraj industriistoj opinias, ke la ekonomio, ĝuste pro tiuj forfluoj de mono, perdas dinamikecon. Jam de kvin jaroj la flandroj postulas ŝtatan transformiĝon, por ke ĉiu regiono havu pli da respondeco ankaŭ pri enspezoj, sed la franclingvanoj ne emas partopreni la debaton. En 2007 komenciĝis tiurilate traktadoj, sed la ĉefa sekvo estas nur paralizita federacia registaro.

Maddens-doktrino

Nun la starpunkto de la flandra registaro ŝanĝiĝis. Ĝi decidis apliki la tiel nomatan Maddens-doktrinon. La flandra politikologo Bart Maddens proponis, ke oni ne plu postulu ŝtatreformon, sed eluzu leĝajn kaj konstituciajn eblojn por organizi Flandrion laŭ propra volo kaj firme interrilatu kun la federacio.

Cetere evidentas, ke la mono, pri kiu disponas la federacia registaro, ne plu sufiĉos por plenumi ĝiajn respondecojn. Kaj la brusela regiono kaj Valonio bezonas plian financan helpon. Cetere alarmige estas por Valonio, ke la flandra ministro respondeca pri la buĝeto, Philippe Muyters, apartenas al la dekstra partio N-VA, kiu celas apartan flandran ŝtaton. Antaŭvideblas do en Belgio streĉa periodo.

Kontraste al la nocio de multaj eksterlandanoj, la plimulto de la belgoj – ankaŭ en Flandrio – ne deziras la disfalon de sia lando, kvankam en Flandrio konsiderinde kreskas la nombro de tiuj, kiuj konsentus dividi la landon, se fine ne povos interkonsenti la regionoj.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17