MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Vojaĝromano klasika

Ĉi tiu verko unue eldoniĝis, felietone, en la franca lingvo, en 1872. Ĝi estas unu el la plej legataj romanoj de Jules Verne [ĵil vern], multfoje dramigita, plurfoje filmita, nekalkuleble da fojoj represita, tradukita en amason da lingvoj; sed, ial, la lingvo Esperanto devis atendi 120 jarojn (eble ĉar, verŝajne, preskaŭ ĉiu esperantisto, jam en sia infaneco aŭ juna adolteco, familiariĝis kun ĝi, kaj ne sentis bezonon, esperantolingve relegi ĝin).

Rerigardante la verkojn de Verne, ni povas iom miri pri lia populareco, kiel verkisto. Kiel prozisto, li verkis iom seke, kvazaŭ raportisto, kiu celas informi la mondon pri nekredebla, tamen reala, homa entrepreno, kaj trovaĵoj neniel anticipeblaj. Nuntempe, oni tre ofte atentigas al ni lian antaŭimagon pri agoj aŭ inventoj, kiuj ja efektiviĝis, sed nur longe post lia morto. Tio estas iom troigita. Jam de multaj jarcentoj aperadis fikciaj rakontoj pri flugoj al la luno, primitiva submara ŝipo jam estis priskribita en la jaro 1580, kaj pluraj provoj konstrui tiaĵon estis faritaj. Simile, veturbalonoj ekzistis, kaj ceteraj. Sed lia kapablo prezenti siajn fikciajn rakontojn tre realisme fascinis la publikon.

Verne mem malmulte veturis, kaj nur perlege konis la plej multajn lokojn, pri kiuj li skribis. En ĉi tiu esperantolingva eldono, la eldonisto Aleksander Korĵenkov post la rakonto donas serion da notoj, en kiuj li korektas faktodeklarojn de Verne, kaj plurfoje lian aritmetikon! Krome, la esperantolingva eldono korektas diversajn ortografierarojn kaj detaletojn de la originalo. Miaopinie, tio devus okazi nur en la notoj; ankaŭ evidentaj eraroj de kalkulado, identigo kaj ceteraj devus resti en la teksto, se ili ekzistis en la originalo.

Oni petis min komenti specife pri la traduko mem. Oni povas disputi pri multaj specifaj eroj. La vorto „de” estas regule misuzata post pasiva participo, en la traduko. La tradukinto ignoras la signifon, donitan al ĝi en la Fundamento, kaj ofte ripetita, emfaze, de la Akademio (ke ĝi tiupozicie indikas nur la aginton, kion oni nuntempe ofte indikas per „fare de”, aŭ tute simple per prepozicio „far”). Anstataŭe, en la traduko, post pasiva participo, „de” ofte uziĝas kun alia senco. Ekzemple: „provinco apartigita de la reĝolando Nizamo” (p.51); „elegante vestitaj de la nacia vesto” (p.120).

Subjektive ĝenis min la pezega vorto „Kavaliro”, kiu tradukas la anglan vorton „Sir”, kaj historie ne estas ligita specife al kavalireco. Krome, laŭ la angla palaca tradicio, „Sir” kun kavalireca signifo estas uzata nur kun la persona nomo, ne kun la persona kaj familia nomoj. En Esperanto mankas ordinara titolo signifanta „honorinda”. „Moŝta” eblas, sed ni ne kutimas al tio. Al tiu, kiu volas studi la aferon pli profunde, mi rekomendas la koncernan artikolegon en la multvoluma Oxford English Dictionary.

La uzo de la vorto „Kongreso” koncerne la usonan parlamenton estas usonismo ne uzinda en Esperanto.

Gramatika eraro: „Kiu timis ke la neĝamaso bremsu la ruliĝadon de la radoj kaj certe kompromitu la vojaĝon” (p.151). Ĉu la u-formo post la verbo „timi” eble estas francismo? Ĝi certe ne pravigeblas per la esperanta gramatiko.

„Teo kun unu panrostaĵo” (p.189): „toasto” estas jam esperantolingva termino, kaj multe pli taŭga ol la stranga koncepto, ke oni rostas panon!

Pli ĝenerale, la traduko legiĝas/aŭdiĝas, kiel precize tia: traduko. Mi scias, ke kelkaj tradukistoj emas supozi, ke ilia devo estas, resti „fidelaj” al la vortuzo, gramatiko, vortordo, kaj tono de la nacilingva teksto. Miaopinie, tio forviŝas la eblon ĝui la verkon. Mi ne konas la francan tekston de la verko de Jules Verne, sed ĝui ĉi tiun esperantolingvan tekston mi ne povis.

Ĉu tio signifas, ke mi malrekomendas la libron? Ne; nek ke mi rekomendas ĝin. Ke la traduko desapontas min, nu, jen tute subjektiva reago mia.

Donald BROADRIBB
Jules Verne : Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj. Tr. Jean-Luc Tortel. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2008. 208 paĝoj kudritaj. ISBN ne indikita.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17