MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Kompatinda EU

La elektoj al la parlamento de Eŭropa Unio (EU) havis du precipe gravajn rezultojn: 1. ekstreme malmultaj civitanoj balotis; 2. konsiderinde kreskis la nombro de balot-rajtuloj, kiuj subtenas dekstrajn partiojn, kies ekstremaj estas eĉ malamikoj de EU. Ili nun havas propran frakcion, kun 55 mandatoj la kvare plej grandan grupon.

60 % ne elektis

En preskaŭ ĉiuj EU-landoj malpli multaj civitanoj iris al la balotejoj ol dum la antaŭa elekto en 2004. Tiam averaĝe estis 45,5 elcentoj, nun nur 42,9. Se ne estus Luksemburgo kun 91,0 elcentoj kaj Belgio kun 90,4, la meza cifero estus eĉ pli mizera. Aliflanke en Slovakio nur 19,6 elcentoj elektis, en Litovio 20,9 kaj en Pollando 24,5, por listigi nur la tri plej malbalotemajn ŝtatojn. Fakto estas do, ke preskaŭ 60 elcentoj de EU-civitanoj fajfas pri sia eŭropa parlamento. Inverse estus relative normala rezulto: 60 elcentoj de elektintoj kaj 40 de rezignintoj. Ĉu do kompatinda EU riskas perei pro manko de intereso, pro indiferenteco de siaj civitanoj?

Tio estas stranga, ĉar en ĉiuj opinisondoj la homoj montras sin tre kontentaj pri la komuna Eŭropo kaj aprezas la avantaĝojn, kiujn por ili alportis EU. Ili ĝojas pri la eblo libere vojaĝi sen atenti landlimojn, ke ili povas vivi kaj labori en iu ajn EU-lando, ke ili ne plu devas ŝanĝi monon en ĉiu najbara lando, sed pro la komuna valuto eŭro povas rekte kompari prezojn kaj pagi per samaj biletoj kaj moneroj en tre multaj EU-landoj. Ili fidas, ke la komuna Eŭropo pli bone kapablas majstri la problemojn de la ekonomia krizo, de klimat-protektado, de energi-liverado, de ekstera kaj sekurec-politiko. La homoj ne nur agnoskas tion, sed laŭ opinisondoj deziras eĉ pli da eŭropa aktivado en tiuj kampoj. Tamen ili plimulte ne subtenas sian parlamenton, kiu dum jaroj akiris pli kaj pli da potenco.

Komplikaj strukturoj

Ĉu la EU-civitanoj do estas skizofreniaj? Oni devas koncedi, ke EU estas tre komplika konstruaĵo kun strukturoj, kiuj por tre multaj homoj estas netravideblaj. Ni vidis tion, ekzemple, en la diskutoj pri la traktato de Lisbono, per kiu oni volas reformi la union post aliĝo de pluraj orientaj ŝtatoj. La homoj ne komprenas kaj, sekve, parte rifuzas la tekston, en kiu abundas juraj kaj burokrataj frazoj kaj mankas klaraj kaj por ĉiu kompreneblaj eldiroj. Do estas facile por naciismaj partioj misfamigi ĝin per malĝustaj asertoj kaj mensogoj. Ekzemple, ili kritikas, ke per la traktato la unuopaj ŝtatoj perdas sian suverenecon, kio simple estas malvera.

Tamen kulpas ne la homoj, sed la politikistoj, kiuj ne klarigas al sia popolo la EU-politikon, male! Kiu iom observis la elektokampanjojn por la EU-parlamento, devis konstati, ke la temo preskaŭ nenie estis Eŭropo, sed nur la propra lando. Se politikistoj parolis pri EU, ili precipe kritikis Bruselon. Tion faris ne nur tiuj, kies partioj batalas kontraŭ ĝi. Ankaŭ la grandaj partioj emfazis la proprajn interesojn kaj neglektis la union. Tipa slogano estis „por forta Bavario en Eŭropo” (kristansociala partio en Bavario). Ĉu ne pli ĝuste devus esti „por forta Eŭropo en Bavario”? Kiu dum multaj jaroj popolisme kritikis la „eŭrokratojn” ekzemple pro malpermeso de ordinaraj elektroampoloj, tiu ne miru, se lia alvoko por elekti EU-parlamenton ne estas aŭdata. Tiuj politikistoj estas aŭ hipokritaj aŭ skizofreniaj, ĉar ili prisilentas, ke ne burokratoj en Bruselo faras leĝojn kaj preskribojn. La EU-komisiono rajtas nur proponi leĝojn, pri kiuj tamen decidas ekskluzive la ministroj el la EU-landoj, kaj tiujn leĝojn devas poste aprobi la landaj parlamentoj.

Post la elektoj la politikistoj lamentis pri la rezultoj, kaj analizistoj klarigas, ke EU estas ankoraŭ nur afero de elitoj kaj ke Eŭropo ankoraŭ ne alvenis en la korojn de la civitanoj. Sed ankaŭ tiuj analizistoj apartenas al tiuj elitoj, kiuj fiaskis pri EU. Krome la grandaj partioj ne miru, se ili mem distrumpetas naciismajn argumentojn, ke la homoj ne elektas tiujn partiojn, sed rekte la ekstreme kontraŭeŭropajn kaj naciismajn partiojn. Tiujn krome favoras la malalta procentaĵo de elektintoj – ju malpli multaj elektas, des pli grandaj estas ilia ŝanco gajni mandatojn.

Sen komuna publikeco

Grava manko de EU estas komuna publikeco. Kial la grandaj partioj ne prezentas komunan platformon por ĉiuj landoj? Tion malhelpas ne nur, sed precipe la lingvaj bariloj. La plej grava manko de EU estas ja foresto de komuna lingvo, kvankam Esperanto prezentas perfektan solvon de tiu ĉi problemo. Tial ne ekzistas ankaŭ eŭropaj partioj, sed nur landaj. Nun kelkaj homoj provis establi tiajn partiojn, ekzemple Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE), kiu partoprenis en Francio kaj Germanio. Sed, ho ve, EDE kolektis nur ĉirkaŭ 30 000 voĉojn en Francio kaj 11 859 en Germanio; tio estas 0,05 elcentoj ... Supozeble la elektintoj estis nur esperantistoj, ties familianoj kaj geamikoj. La protagonistoj brave anoncis daŭrigi, sed ĉu ili vere havos ŝancon dum la venontaj balotoj?

Ni povas iomete esperi, ke post ratifo de la traktato de Lisbono fare de Irlando ĝi ekvalidos kaj alportos tiujn reformojn, kiuj helpos resanigi la Union. Sed vere ĝi reviviĝos nur kun komuna lingvo kaj komuna publiko, kaj kun politikistoj, kiuj amas ne nur siajn proprajn landojn, sed ankaŭ la grandan projekton EU.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17