MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Provokoj

En la fruaj jaroj de MONATO ni ofte havis provokajn artikolojn, kiuj kutime estigis lavangon da legantoleteroj kaj viglajn diskutojn. Memoru ekzemple la aŭtorojn Bernard Golden aŭ Gilbert Ledon, kiuj vekis protestojn pro nekutimaj opinioj. Ankaŭ mi ne malofte rikoltis kritikojn pro komentarioj. Kiam mi karakterizis la NATO-militon kontraŭ Beogrado kiel krimon, konata esperantisto proteste malabonis la revuon.

Dum la epoko de la tiel nomita malvarma milito politikaj temoj okupis vastan spacon en nia magazino. Post ties fino kaj post la balkanaj militoj politiko iĝis malpli grava en ĉiuj amaskomunikiloj, sekve – pro manko de ideologiaj disputoj – maloftiĝis ankaŭ provokaj artikoloj. Tio ŝanĝiĝis pro la islamistaj atencoj en Usono en septembro 2001 kaj la posta Irak-milito, kiun ordonis usona prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ]. Tiu „milito kontraŭ terorismo” disdividis la mondon, sed Bush perdis pli kaj pli da subtenantoj. Nun nova usona prezidanto Barack Obama rekondukas sian landon al normaleco, sed tio evidente ne plaĉas al dekstruloj en Usono. Parte ilia rezistado kreas konspirajn teoriojn, kiel montris la artikolo de Alexander Gofen „Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo” en la junia numero. Jes, tiu artikolo estas provoka, kiel montras la leteroj de legantoj. Certe oni povas disputi, ĉu entute publikigi tian tekston. Sed ĝi estas klare karakterizita kiel opinio kaj ĝi nek kalumnias nek ofendas iun, krom eble la intelekton. Kaj ni devas akcepti, ke tia dekstrismo estas reala en nia mondo, ne nur en Usono. Ankaŭ en multaj aliaj landoj kreskas dekstraj movadoj kaj partioj, kiel montris ekzemple ĵus la elektoj al la EU-parlamento. Aliflanke, demokratioj devas kaj kapablas elteni tiajn evoluojn. Ankaŭ nia demokrata revuo kapablas elteni ilin.

Nia magazino estas aperta por ĉies opinio, ankaŭ tiu de Gofen kaj kompanoj, eĉ se ni abomenas ĝin. (Cetere, la titolon de la artikolo oni povus facile mislegi: „Abomenaĵo” ...) Sed se ni konas ilian ideo(logio)n, ni pli facile povas kontraŭbatali. Do skribu vian opinion!

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17