MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Esti usonano aŭ ne (5)

Alexander Gofen argumentis, ke Barack Obama ne estas hereda civitano de Usono kaj ne naskiĝis en Usono. Fakte, la praavoj de la patrino de Obama loĝis en Usono dum almenaŭ ducent jaroj. Obama naskiĝis en Havajo, ŝtato de Usono, kaj naskiĝo en la teritoriaj limoj de Usono sufiĉas por usona civitaneco.

Gofen imagas iun konspiron por kaŝi informojn pri la naskiĝloko kaj civitaneco de Obama. Sed nur pensu: dum tuta jaro Obama batalis en du elektokampanjoj: 1) kontraŭ Hillary Clinton por esti nomumita kandidato de la Demokrata Partio kaj 2) kontraŭ John McCain por fariĝi prezidanto. La politikaj bataloj estis ferocaj, multekostaj kaj ne ĉiam ĝentilaj. Se estus iu ajn dubo pri la civitaneco de Obama, ĉu vi povas imagi, ke liaj oponantoj decidus ne ekspluati ĝin?

Stevens NORVELL
Kanado

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stevens Norvell el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17