MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Esti usonano aŭ ne (4)

Kiam mi deziras legi novaĵojn el Mirolando, mi turniĝas al klaĉgazeto aŭ al skandalblogo, certe ne al MONATO, serioza kulturgazeto. Imagu do mian miron, kiam mi legis artikolon pompe prezentitan kaj ŝoke titolitan, kiu asertas, ke Barack Obama uzurpis la titolon de usona prezidanto, estante nek hereda, nek simpla civitano de Usono.

Mi neniel intencas rifuzi al la aŭtoro la rajton libere prezenti siajn opiniojn. Eĉ se li asertus, ke la tero estas plata, kaj ke nur konspiro kaŝas ĉi veron, mi defendus lian esprimliberon. Mi nur deziras, ke MONATO prudente antaŭkribru la opiniojn, por ne fali en trompkaptilojn damaĝantajn sian kredindecon.

La tezo de Gofen estas plene malkredinda. Barack Obama, filo de usona civitanino, naskiĝinta en usona teritorio, estas denaske usona civitano, sen neceso prezenti iajn ajn kromajn dokumentojn. Se la gofenaj argumentoj estus eĉ etprocente kredindaj, la opoziciuloj de Obama (milionkapa armeo) estus laŭtege utiligintaj ilin. Tio neniel okazis, ĉar „la kazo senkialas” – ĝuste kiel saĝe verdiktis la supera kortumo. Jen la simpla respondo al la „multaj demandoj” prezentitaj de la artikolverkinto.

Evidente Alexander Gofen estas unu el tiuj dekstremegaj „hiperpatriotoj”, kies vivokialo estas denunci la komplotojn de la „socialistoj”. Tion pruvas liaj ridindaj asertoj, ke la ekonomian katastrofon kaŭzis la aventurismo de socialismaj elitoj, kaj ke la socialismo infektis Usonon. Tio sufiĉus por malkaŝi la fanatikecon de la gofenaj pozicioj al la redaktoro pri politiko. Tamen tion li ne komprenis. Male, la pompa prezento de la artikolo, la spaco al ĝi donita (tri paĝoj), la elokventa titolo igas la leganton supozi, ke la revuo favoras la absurdajn gofenajn tezojn. Bedaŭrinda okazo, kiu almenaŭ necesigus klarigon.

Sen RODIN
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sen Rodin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17