MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Masko-manio

Japanoj tre ŝatas surmeti maskon pro diversaj kialoj. Unue multaj kredas, ke decas surporti maskon, kiam ili malvarmumas. Pro la masko ili ne multe ĝenas aliajn, kiam ili tusas kaj ternas.

Due ili kredas, ke masko protektas ilin kontraŭ bakterioj kaj virusoj disĵetataj de malsanuloj. Trie, masko varmigas. En vintro malvarmaj ventoj venas de Siberio kaj en regionoj laŭ Pacifiko atakas sekaj ventoj. Por protekti sin kontraŭ tiuj ventoj, ili surportas maskojn.

Kvare dum la lasta trideko da jaroj multaj suferas pro polenalergio. Fine de vintro japanaj cedroj ekfloras kaj elĵetas grandan kvanton da poleno. Laŭ enketo farita de la ĵurnalo Asahi, 43 % de la japanoj suferas pro polenalergio. El tiuj 37 % suferas pli ol 16 jarojn, 14 % 10-15 jarojn kaj 18 % 5-10 jarojn. Por defendi sin, multaj surportas maskojn, eĉ naĝ-okulvitrojn, por ne enspiri polenon.

Birdo-gripo

Tiu ĉi masko-manio pli fortiĝis, kiam minacis netipa pneŭmonio (sarso) kaj birdo-gripo. Dume higien-kompanioj progresigis la kvaliton de maskoj, kaj nun vidiĝas en vendejoj diversspecaj maskoj. Tiel Japanio fariĝis la plej elstara lando pro masko-kulturo.

Nun, kiam meze de majo novspeca gripo ekaperis en Japanio, draste multiĝis maskuloj. La ministrejo pri bonfarto kaj laboro rekomendas surporti maskojn en homplenaj lokoj por efike kontraŭstari la gripon. Rezulte kelkaj lernejoj, vendejoj kaj kompanioj devigas lernantojn, komizojn kaj laborantojn surhavi maskon.

En apotekoj, kie oni vendas maskojn, svarmas klientoj, tiel ke aŭdiĝas plendoj pri manko de maskoj. Oni diras, ke la vendosumo de maskoj en 2008 estis 20 miliardoj da enoj (154 milionoj da eŭroj). Pro la gripo nur higien-kompanioj prosperas en la nuna stagna ekonomio.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17