MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Oni povas diri ĉion ajn

La nuna epoko eniros se ne la historion de Usono, almenaŭ la arkivojn de MONATO kiel tragika epoko de socialisma aventurismo (MONATO 2009/6, p. 10-12). Tre interesa estas la aserto, ne argumentita, ĉar prezentata kiel simpla fakto, pri la kaŭzo de la financa krizo.

Kiel jam sciate, la rekta kaŭzo de la krizo estis la konduto de bankoj, kiuj, spekulante je ĉiam altiĝantaj prezoj de nemoveblaĵoj, financis hipotekojn de personoj, kiuj tute ne kapablis repagi, kaj poste vendis iliajn domojn. Sed nun ni lernas, ke tiu konduto de la bankoj ne rezultas el simpla permeso de la antaŭa prezidanto, kiu abolis la ĉi-koncernajn ŝtatajn regulojn. Tute ne: Bush ne permesis, li devigis. La socialisto Bush devigis la bankojn malobservi bankajn regulojn, por atingi, ke ĉiu usonano almenaŭ dum unu jaro spertu la iluzion posedi propran domon.

Jen interesa novaĵo. Eĉ se neniu kredas ĝin, estas interese konstati, ke ekzistas homoj, kiuj pensas, ke eblas kredigi iun je tio. Kaj tre fierige por ni, esperantistoj: jen la pruvo, ke per Esperanto oni povas diri ĉion ajn.

Martin DECALUWE
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Martin Decaluwe el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17