MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BALKANIO

Mispaŝoj en Makedonio

En majo eklaboris la nova prezidanto de Makedonio, George Ivanov. Lin proponis kaj forte subtenis la reganta dekstra partio de ĉefministro Nikola Gruevski. Tamen la albanoj, konsistigantaj notindan elcenton de la loĝantaro de tiu ĉi respubliko, ĝenerale ne subtenis lin.

Dum la inaŭgura parolado Ivanov promesis gvidi la landon sendepende de la diversaj nacioj kaj etnoj en ĝi, kontribui al prosperigo kaj bonfartigo de la ekonomio, al aliĝo de la lando al Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo kaj organizaĵoj de Eŭropa Unio kaj al amikeco kun la najbaroj.

Bedaŭrinde tre baldaŭ post tiu ĉi deklaro okazis la jena mispaŝo: li ne invitis al la inaŭguraj solenaĵoj Fatmir Sejdiu, la prezidanton de Kosovo, la nova kaj najbara ŝtato, kvankam Makedonio estas agnoskinta Kosovon kune kun ankaŭ Montenegro. La supozebla kialo: la ĉeesto de la serba prezidanto Boris Tadić.

Mispaŝo

Neoficiale, tamen, Ivanov deklaris, ke la unua fremda ŝtatestro akceptota de li estos ĝuste Fatmir Sejdiu. Tion bonvenigis kosovanoj. Sed sekvis dua mispaŝo: montriĝis, ke la kosova prezidanto ne estos akceptita kiel ŝtatestro, do sen la kutimaj solenaĵoj, pro la aparta statuso de Kosovo. Rezulte Sejdiu nuligis la viziton.

Cetere, dum kunveno de la Organizaĵo de la Islama Konferenco en Damasko (Sirio) estis unuvoĉe aprobita la propono de la albana delegitaro, forte subtenata de Sauda Arabio, favore al agnosko de Kosovo kiel sendependa ŝtato. Ĝis nun 13 el la 57 membro-ŝtatoj de tiu organizaĵo agnoskas Kosovon kaj 60 ŝtatoj entute.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17