MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Kia konsekvenco!

Kiel ĉiam post tia katastrofo, ankaŭ pro masakro la 11an de marto en urbeto proksime de Stuttgart (suda Germanio), kie 17-jarulo murdis 15 homojn, precipe lernantojn, politikistoj diskutis pri konsekvencoj. Post simila amoko-kuro en orienta Germanio antaŭ du jaroj oni jam diskutis pri malpermeso de pafiloj, sed la lobio de sportpafistoj, ĉasistoj kaj armilproduktistoj sukcesis malhelpi iun ajn pli severan leĝon. Nun tamen la parlamentanoj en Berlino ne plu estis haltigeblaj – tro ŝokitaj estis la civitanoj kaj politikistoj post la nova masakro fare de junulo, kiu uzis por la murdado pistolon de sia patro, sportpafisto. Kaj efektive, la parlamentanoj rekomendis kompletan malpermeson de pafiloj, inkluzive de farbopistoloj. Per ili oni povas kolore makuli homojn. Oni argumentis, ke per farbopistoloj junuloj lernas celi kaj pafi, tiel ke ili poste povus fariĝi murdistoj. Ho jes, krome oni volas, ke estonte junuloj ne jam ekde 14, sed nur ekde la aĝo de 18 jaroj rajtos uzi mortigajn pafilojn. Kaj oni volas, ke estonte kontrolistoj rajtos sen antaŭa anonco eniri domojn de pafistoj por vidi, ĉu la mortigiloj estas laŭleĝe konservataj. Tamen, la kontroloto povos rifuzi la eniron de kontrolisto ...

La antaŭe nomita lobio do denove plene sukcesis. Malpermeson de veraj pafiloj kaj ties kontroladon oni rifuzis per la argumento, ke per tio oni metas sportpafistojn sub „ĝeneralan suspekton”, kvazaŭ ĉiu el ili estus eventuala murdisto. La leĝdonaj instancoj komprenis kaj akceptis tiun argumenton. Tio surprizas en Germanio, ĉar ĉiuj novaj sekurigaj leĝoj (faritaj precipe kontraŭ la danĝera terorismo) anticipas ĝuste tiun ĝeneralan suspekton de ĉiuj civitanoj. La leĝdonanto evidente ekkonis, ke al sportpafistoj oni povas pli multe fidi ol al ordinaraj civitanoj.

Estas bone sciate, ke mondvaste tiaj masakroj fare de junuloj ĉie eblis nur, ĉar iliaj patroj posedis mortigajn pafilojn. Vera konsekvenco do povas esti nur, kiel okazis ekzemple en Britio, ĝenerale malpermesi ilin. En Germanio tiuokaze oni havus nur ĉirkaŭ 3 milionojn anstataŭ nun 30 milionojn da pafiloj. Neniu ja volas, ke policanoj, soldatoj kaj ĉasistoj uzu nur bastonojn, sed por kio vere utilas absurda „sporto” pafado? Mi tamen miras, ke krom farbopistolojn oni ne volas malpermesi ankaŭ akvopistolojn, ĉar per ili eĉ etaj infanoj jam lernas celi kaj pafi!

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17