MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Monstra atompotenco

Nun do ankaŭ Nord-Koreio havas ĝin, la atombombon. Definitive. En oktobro 2006 ĝi la unuan fojon testis detruegan tamen etan bombon, kaj nun, eĉ ne tri jarojn poste, la 25an de majo 2009, ĝi eksplodigis bombon multoble pli fortan, laŭ analizoj de fakuloj preskaŭ same grandan kiel la terura bombo de Hiroŝimo. Ĝian eksplodon registris eĉ sismografoj en Bavario (Germanio). Nord-Koreio do estas la naŭa atompotenco; kiom ajn terura, tamen estas fakto. Ju pli frue la internacia komunumo konscias pri tio, des pli bone. Ne havas sencon, fermi la okulojn por ne vidi la danĝeron.

Kiel povas esti, ke tiu monstra ŝtato, postlasaĵo de plej malluma stalinisma epoko, malriĉega kaj komplete (?) izolita, kapablas evoluigi kaj konstrui atombombon? Kaj per kiu mono reĝimo financas tion, se ĝiaj civitanoj konstante malsatas kaj ne povus transvivi sen nutraĵohelpo el eksterlando? Pjongjango akiras fremdajn valutojn per vendado de drogaĉoj (ekzemple al Japanio kaj Aŭstralio), per perfekte falsitaj usonaj dolaroj kaj precipe per vendado de raketoj. Pro la raketoj laŭ seriozaj taksoj ĝi akiras sole dum tiu ĉi jaro ĉirkaŭ 1,5 miliardojn da dolaroj. Tiujn enspezojn la reĝimo tamen ne uzas por aĉeti nutraĵojn, sed por konstrui bombojn. Klientoj estas interalie Irano (ĉu baldaŭ la deka atompotenco?), Sirio, Libio, Egiptio kaj Pakistano.

Kiuj helpis?

Tamen, fakuloj supozas, ke krome ĝi ricevis helpon por sia atomprogramo de aliaj ŝtatoj. Probable meze de la 1990aj jaroj ĝi ricevis plutonion el Rusio. Konata estas intima kunlaborado inter Pakistano kaj Nord-Koreio. „La komercado estis: Nord-Koreio liveras raketoteknikon al Pakistano, kaj Pakistano liveras nukle-teknologion al Nord-Koreio”, klarigas Hanns Günther [ginter] Hilpert de la fondaĵo Scienco kaj Politiko en Berlino. Kiam antaŭ du jaroj israelaj batalaviadiloj bombardis atomreaktoron en Sirio, oni trovis tie indicojn pri kunlaborado de nord-koreoj por konstrui ĝin.

Neniu tamen scias, kiom granda estas la kapablo de Pjongjango konstrui bombojn. Fakuloj taksas, ke ĝi disponas pri materialo por ses ĝis ok bomboj. Ankaŭ ne estas konate, kiom da raketoj ĝi kapablus provizi per bomboj. Okcidentaj sekretservoj taksas, ke pasos ankoraŭ kelkaj jaroj, ĝis Nord-Koreio disponos pri atombombo taŭga por atakoj. Sed pli granda timo estas, ke ĝi povus vendi bataltaŭgan plutonion al aliaj landoj aŭ eĉ al teroristoj. Praktike ne eblas, vere malebligi ĉiujn kontraŭleĝajn komercojn de la komunisma ŝtato. Ke ĝi ekuzus atombombon por ataki najbaran landon, tio ne estas reala danĝero, ĉar tiuokaze la diktatora reĝimo subskribus sian propran mortkondamnon: Usono sendube ne hezitus tuj detrui kaj ekstermi tiun monstran ŝtaton.

Sed Ĉinio ...

Ŝlosilan rolon en la tuta konflikto ludas Ĉinio, kiu ĝis nun neglektis ĉiujn sankciojn deciditajn de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kontraŭ Nord-Koreio. 40 elcentoj de ĉiuj nutraĵoj kaj 70 elcentoj de fosiliaj karburaĵoj venas tien el Ĉinio. Sen ili la granda komunisma najbaro Nord-Koreio tuj kolapsus. Anstataŭ pli izoli la reĝimon per la UN-sankcioj de 2006, Ĉinio eĉ plivastigis sian liveradon de varoj. Cetere, ankaŭ Sud-Koreio ne komplete ĉesigis sian helpon por la nordaj fratoj. Sed precipe, kompreneble, kulpas Ĉinio, ke Pjongjango nun glorigas sin esti la naŭa atom-potenco. Dankon, Pekino!

La usona prezidanto Barack Obama anoncis, ke li volas eniri, post longa paŭzo, novan intertraktadon kun Rusio pri malarmado de atombataliloj. Moskvo reagis pozitive, kaj la mondo do prave esperas progresojn en tiu kampo. En tia situacio oni devas ne honorigi tiun, kiu ŝokas la mondon per atombomba testo. Certe, estus terure por homoj tiel brutale subpremataj kaj torturataj per cerbolavado kiel nord-koreoj, se subite ĉesus alveni kamionoj kun nutraĵoj el Ĉinio: ili malsatmortus post mallonga tempo. Sed sole Ĉinio kapablas haltigi la frenezajn diktatorojn kaj generalojn nord-koreajn. Helpu nin, Pekino!

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17