MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

LITOVIO

In-da prezidanto

Unuafoje en la historio de Litovio prezidos virino – 53-jaraĝa Dalia Grybauskaite. En elektoj en majo, Grybauskaite klare venkis la aliajn ses kandidatojn, ricevinte 69 % de la voĉoj. Ŝia elektiĝo klariĝas simple: ŝian personecon litovoj ligas kun pli grandaj ebloj, por ke la lando travivu la nunan krizan periodon.

Kandidatiĝis la nova prezidanto kiel sendependulo, tamen forte apogis ŝin konservativuloj. Dum la elekto-kampanjo ŝi kritikis la antaŭan socialdemokratan registaron, agnoskante, ke ŝia tasko, kaj tiu de la nun reganta dekstra registaro, estas plifortigi la ekonomion.

Komentistoj notis, ke la elektiĝo de Grybauskaite eble ĉesigos la nestabilan periodon en Litovio, ĉar la nova prezidanto spertas pri ekonomio kaj financoj. Antaŭ sia elekta triumfo ŝi membris en la Eŭropa Komisiono kaj respondecis pri la financoj kaj pri la buĝeto de Eŭropa Unio. Tamen ŝi volis hejmeniri por servi sian patrujon. „Mi ne povas resti eksterlande, kiam la ekonomio de Litovio suferas pro la krizo”, ŝi diris.

Salajro

Grybauskaite promesis ekzameni la laboron de la registaro. Konate estas, ke pri la laboro de kelkaj ministroj ŝi ne kontentas. Cetere, laŭ la konstitucio, post la elektiĝo de nova prezidanto, devas demisii la antaŭa registaro. Cetere, dum la unuaj tri jaroj de sia prezidanteco, Grybauskaite rezignos pri duono de sia salajro.

Ŝi sekvos kiel prezidanto 82-jaraĝan Valdas Adamkus, kiu finas sian duan prezidantan mandaton. Adamkus laŭtakse estis respektata, sed iom malforta gvidanto: liberala kaj aktiva en kulturaj kaj intelektaj rondoj, sed malpli efika, kiam temis pri solvado de internaj problemoj.

Laimius STRAŽNICKAS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laimius Stražnickas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17