MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Esti usonano aŭ ne

La laŭ mi abomeninda tripaĝa polemiko de Alexander Gofen kontraŭ la usona prezidanto Obama prezentas vidpunkton de nur unu ekstrem-dekstra usonano. Jam pruvite estas, ke ne ekzistas dubo pri la civitaneco de Obama; maljustas la akuzo, kiu troviĝas inter multaj aliaj dubindaj „faktoj” kaj supozoj en la artikolo de Gofen.

La plimulto de la usonanoj (kaj certe la plimulto de la esperantistoj, kiujn mi konas en Usono) havas tute malan opinion pri nia nova prezidanto.

William R. HARMON
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de William R. Harmon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17