MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

BURUNDO

Kiam korupto ŝoforas

En Burundo multaj reguloj ne estas observataj. Tio tuŝas ankaŭ transporton. Ŝoforoj, ekzemple, konsideras pasaĝerojn kiel fazeolojn aŭ fiŝojn, kiujn oni povas laŭvole enpaki. Prie indiferentas oficialuloj, policistoj kaj aliaj kontrolistoj.

Busetoj veturantaj al kaj el la ĉefurbo Bujumburo, aŭ aliloke en la lando, transportas pasaĝerojn ne laŭ la ekzistantaj reguloj. Por ŝoforoj pli gravas enspezi, ol bonfari al pasaĝeroj. Tiel oni veturas kontraŭ granda risko, ĉar okaze de akcidentoj la asekuro-kompanioj rifuzas pagi.

Malobeo

En 2005 la novelektita registaro promesis ĉesigi ĉi tiun manieron veturi. La popolo pli libere spiris. Rezulte, ĉiu posedanto de publika transportilo devis ambaŭflanke indiki la maksimuman permesatan nombron de pasaĝeroj. Samtempe la publiko estas petita helpi en la observado de la nova regulo kaj informi okaze de malobeo. Dungitaj estis pli da kontrolistoj, al kiuj eblis raporti, kiam ŝoforoj ignoris la limojn por siaj veturiloj.

Komence ĉio bonis kaj malmultiĝis surstrataj mortoj. Iom post iom, tamen, amikiĝis ŝoforoj kaj kontrolistoj, kiuj ekakceptis monon de la ŝoforoj, por ke tiuj akceptu kromajn pasaĝerojn. Cetere en lando, kie pli ol 60 % de la popolo kapablas nek legi nek skribi, multaj homoj ne komprenas siajn rajtojn kaj do ne plendas. Edukitaj homoj, kiuj uzas busojn, ofte estas en konflikto kun la ŝoforoj, sed pro tio, ke eĉ la polico ne intervenas, la afero iĝis kiel normala.

Sidlokoj

Do tra la tuta transporta sektoro regas korupto. Sentime ŝoforoj duobligas la nombron de pasaĝeroj, kaj trapasas la kontrolistojn. Ekzemple, en buseton kun 18 sidlokoj eblas enŝovi pli ol 30 personojn, kiuj vojaĝas en malbonaj kaj neniel sekuraj kondiĉoj.

Respondeculoj pri landa transporto maltrankviliĝas pri la reveno al iama praktiko, sed ĝis nun faris nenion por haltigi ĝin. Ankaŭ la kontrolistojn ili ne punis. Intertempe asekuristoj intertraktos nur kun tiuj, kiuj obeas la leĝon. Nun la speciala trafikpolico antaŭvidas kurson pri strata sekureco en la elementaj lernejoj. Aliaj paŝoj inkluzivas pli bone informi pri la leĝo, por ke la popolo komprenu siajn rajtojn.

Jérémie SABIYUMVA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jérémie Sabiyumva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17