MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Artistoj krucumitaj

Protestis artistoj en majo apud la litova parlamentejo kadre de kampanjo „Adiaŭ, kulturo”. Sur ŝildoj legeblis: „Ne al drasta impostado de kulturo”, „Fiasko por litova kulturo”, „Savu litovan kulturon”, k.a. La kialo: pro fiskaj ŝanĝoj impostoj de artistoj altiĝis je pli ol 16 %.

Koleris la prezidanto de la litova artista asocio, Kornelijus Platelis: „Niaj impostoj duobliĝis kaj estonte ili daŭre kreskos. Per la honorarioj ni apenaŭ povis akiri minimuman salajron. Ĉu la registaro opinias, ke kvar miloj da artistoj de Litovio solvos la mankojn en la ŝtata buĝeto?”

Financa situacio

La litova ministro pri kulturo, Remigijus Vilkaitis, kiu spektis la protestojn, konsentis, ke kulturo malbone statas en la lando. Tamen liaopinie ne kulpas la registaro. La krizo ekzistas, laŭ la ministro, de post la ŝtata resendependiĝo en 1990. Ne helpas la monda financa situacio. „La problemo ne estas nacia sed monda”, li aldonis.

La artistoj celis reveni al la antaŭaj impostoj. Tamen la ĉefministro, Andrius Kubilius, diris, ke artistoj en tiu ĉi kriza momento devus esti solidaraj kun la tuta popolo. Laŭ li, plialtigitaj impostoj garantias ĝustatempan elpagon de pensioj.

Kultura burokratio

Fakte ne ĉiuj artistoj koleras pro pli altaj impostoj. Kelkaj rimarkis, ke precipe kulpas malperfekta financada sistemo por kulturaj aferoj. „Impostoj estas bonaj, nur la kultura burokratio, kiu grandparte eluzas la monon, estas superflua”, diris la poeto Liudvikas Jakimavičius.

La komence trankvila protesto plivigliĝis, kiam grupo de junaj artistoj prezentis sian proteston „Krucumita artisto” por montri, kiel oni mortigas litovan kulturon.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17