MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

FINNLANDO

Ĉarma urbo ĉe la Finna Golfo

Ĉi-jare la dua plej malnova finna urbo Porvoo altiras la atenton pro jubileo. Tie antaŭ 200 jaroj kunvenis la unua Dieto de Finnlando, en kiu caro Aleksandro 1a proklamis, ke Finnlando, antaŭe parto de la sveda reĝlando, estos aneksita al la Rusia imperio kiel aŭtonoma granddukujo. La rusa caro volis trankviligi la loĝantojn per promeso, ke la luterana religio kaj bazaj leĝoj de Finnlando ne estos ŝanĝataj. Por 50 jaroj li liberigis el militservo la finnojn, kiuj dum jarcentoj servis en la sveda armeo. Aldone li promesis ankaŭ, ke la kolektita impostmono estos elspezata nur profite al Finnlando. Tiujn favorajn decidojn ni supozeble ŝuldas al la instruado kaj leteroj de lia longtempa svisa guvernisto La Harpe, kiu avertis lin, ke estos ege multekoste administri la aferojn de la konkerita lando.

Porvoo estis fondita ĉe la Finna Golfo en 1346 dum la sveda regado. En 1550 reĝo Gustavo Vasa ordonis, ke la porvoanoj transloĝiĝu al la ĵus fondita ĉefurbo Helsinko, kiu situas je 50 km okcidente. Ĝi estis reestablita kiel urbo en 1997 kaj al ĝi oni alligis apudajn kamparajn komunumojn. Nun la loĝantaro de Porvoo nombras 44 700 homojn, el kiuj triono havas la svedan kiel sian gepatran lingvon. La sveda nomo de la urbo estas Borgå (el borg fortikaĵo kaj å rivero, do „fortikaĵo riverborda”). La blua urba blazono surhavas arĝentan literon C, devenantan de la latinaj vortoj castrum, castellum (kastelo).

La urban ĉarmon atribuas malnovaj lignodomaj kvartaloj, kie la stratetoj estas mallarĝaj, bulŝtone pavimitaj, borderitaj de ĉiuspecaj butiketoj kaj kafejoj. Do, surmetu viajn plej komfortajn ŝuojn por promenado kaj nepre piediru. Tie situas la malgranda ŝtona preĝejo, en kiu la Dieto kunsidis, kaj la hejmo-muzeo de la nacia poeto de Finnlando, Johan Ludvig Runeberg (1804–1877). Ĉi-lasta aspektas kiel en la 19a jarcento, kun maljunaj verdaj plantoj kaj mebloj de sia epoko. En la urbo troveblas ankaŭ pluraj aliaj muzeetoj, artaj ekspozicioj, statuoj, ĝardenetoj. En la malnova kvartalo nuntempe loĝas 700 privatuloj.

Caro Nikolao la 2a (1868–1918) ne ŝatis la svedan aspekton de la urbo. Por la konstruotaj domoj li favoris empiron, kaj li fondis novan urboparton sude de la malnova. Inter tiuj du partoj troviĝas la nuna centro de la urbo: modernaj magazenoj, aŭtobusa stacio, foira placo, oficejoj de firmaoj.

Porvoo disponigas haveneton al vizitantaj privataj ŝipoj kaj boatoj. Sur la apuda insularo loĝas trimilo da homoj, kaj troviĝas dekmilo da feriodomoj. Ne nur ŝipe oni povas ekkoni la insularon, sed ankaŭ aŭte kaj buse danke al duoninsuloj kaj pontoj. Turisma firmao Porvoo tours proponas siajn servojn en 13 lingvoj, inter ili la ĉina, ĉeĥa, dana, estona, franca, germana, hungara, rusa. Duono de la turistoj vizitantaj Porvoon estas eksterlandanoj. La urbo mem publikigis sian gvidlibreton en pluraj lingvoj. Reto: www.porvootours.fi, www.porvoo.fi/matkailu.

SALIKO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17