MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

NEDERLANDO

Katastrofa reĝinotago

Reĝinotago en Nederlando kutime estas granda tutlanda festo. Ne nur subtenantoj de la Oranĝo-dinastio, sed ankaŭ la plimultaj respublikemuloj, ja efektive pli-malpli la tuta loĝantaro de la lando tiudate estas en festa etoso.

Ĉie sur la stratoj oni dismetas la proprajn vendotapiŝojn por siaj varoj (ofte infanoj tiel akiras siajn plej fruajn komercistajn spertojn pri hejmkolektitaj brokantaĵoj – en Hago eĉ tutnokte la tagon antaŭe oni jam komencas la festadon); ĉie estas ludaj prezentadoj same amatoraj kaj profesiaj; ĉie oni ekzercas sin pri tradiciaj ludoj, metioj, preparado kaj konsumado de malnovstilaj kaj modernaj nutraĵoj kaj trinkaĵoj, muzikado, kariljonado ktp.

Naskiĝdato

La tuta lando, tiun 30an de aprilo, kutime estas unu granda festa familio. Ankaŭ la reĝa familio, kun princoj, princinoj kaj geprincidoj, amase kunfestas la oficialan naskiĝdaton de reĝino Beatrix. Fakte ŝi datrevenas en alia sezono sed, por konveneco al la popolo, ŝi konservis la daton de la antaŭa reĝino, Juliana. Cetere fariĝis tradicio, ke por tiu reĝinotago ŝi elektas ĉiujare novan regionon aŭ urbon, kie la tiea loĝantaro abunde povos festi la nacian tagon kune kun la reĝa familio.

Ĉi-jare, ĉar ekzakte antaŭ 100 jaroj naskiĝis reĝino Juliana (1909-2004), Beatrix volis festi la tagon en Apeldoorn, apud kaj ĉirkaŭ la reĝa palaco Het Loo. Tie ĉiuj vilaĝoj de Apeldoorn preparis prezentadojn pri siaj specialaĵoj por la posttagmeza programo. Matene la princoj kaj princinoj partoprenis kun la publiko en amuzaj distraĵoj. Pluraj homoj igis sin foti kun princo aŭ princino kaj oni amuze interbabilas: estas vera festo. Tute senstreĉa etoso, kiel ĉiam.

Defilo

Post eble du horoj la reĝa familio kolektiĝis en duetaĝa buso kun nefermita tegmento; malrapide ili veturis tra la vicstaranta publiko al la palaco, kie poste devos okazi grandioza defilo. Malsimile je pluraj aliaj landoj, tia defilo kutime estas simpla popolfesto, certe ne militista afero, kvankam ankaŭ grupoj da soldatoj povas partopreni. Defilas tie ekzemple grupoj en lokaj naci-kostumoj el diversaj vilaĝoj. Dum pluraj jaroj tia defilo ne plu estis centra en la festado, sed ĉi-jare pro la 100-jara datreveno de reĝino Juliana oni ja planis ĝin denove.

Meze inter parado de malnovtipaj ĉaroj kaj aŭtoj kun homoj en historiaj vestaĵoj de antaŭ jarcento, subite jen tra la baraĵoj, trans kaj tra la publikon ekpafiĝis nigra aŭtomobilo. Ĝia antaŭa parto estis jam forte difektita, kiam ĝi fariĝis televide videbla, kuntrenante multajn virinojn, virojn kaj infanojn. Fine ĝi kolizie ekhaltis kontraŭ memorkolono pri reĝino Wilhelmina meze de placeto, laŭ kiu ĝuste tiumomente pasis la buso kun la reĝa familio. Policisto surbicikla ĝuste lastsekunde flankeniĝante sin kapablis savi de la aŭtomobilo. Ĉion registris la televido.

Fajrobrigado

Ne estiĝis kriado aŭ ĥaoso, sed ege sinregegante policistoj, brankardistoj, flegistoj k.s. alkuris de ĉiuj flankoj kaj komencis prizorgi la vunditojn, dum la nigran aŭton ĉirkaŭis policistoj. Alveninta skipo de la fajrobrigado devis elsegi la vunditan ŝoforon el la vrako. La buso kun la reĝa familio, ĉiuj ege ŝokitaj, tuj pluveturis al la palaco fine de la aleo.

Mortis minimume ses homoj pro la aŭtomobila akcidento. La 38-jara farinto tuj post la okazaĵo diris al la polico, ke li vere celis la reĝan familion. Estis lia intenco minimume vundi ilin. Duontagon poste ankaŭ li mortis en la malsanulejo. Supozeble pro la difektiĝo de la veturilo ĉe la traveturado tra la baraĵojn, li ne plu povis bone teni la stirilon, kien li celis. Li nur kelkajn metrojn mistrafis la buson. Ankoraŭ estas multaj vunditoj en malsanulejoj de la ĉirkaŭo.

Tragedio

Entute la reĝinotago, kiu tiel feste komenciĝis, finiĝis kun sento pri tragedio. En multaj urboj la lokaj aŭtoritatuloj nuligis la festaĵojn kaj lokaj Oranĝo-organizaĵoj ĉesigis la feston. Kelkloke tamen oni en malpli granda formo plu festis. Ja preskaŭ duonjaron oni antaŭplanis la procesiojn kun bele ornamitaj ĉaroj k.s.

Restas la demando: kia estos la festo estonte? Kelkaj komentistoj jam diris, ke la ĝisnuna libera festado de reĝinotago ne plu eblos. Princoj kaj princinoj estonte devos esti ege ŝirmataj de korpogardistoj. Ili ne plu senĝene miksiĝu kun la publiko, kiel ĝis nun. Aliaj diras, ke kontraŭ frenezuloj ne ekzistas ŝirmado: se aŭton oni ekuzas kvazaŭ raketon, neniu povas reteni tion.

La kulpulo, kies kialoj verŝajne neniam estos konataj, trafis la landon en la koron.

Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17