MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

FRANCIO

Fortikaĵurbo Gerando

Gerando estas ĉarma urbo en nord-okcidenta Francio, kiu kuŝas sur samnoma duoninsulo ĉe Atlantika Oceano kaj estas parto de suda Bretonio. Ĝi estas iama ĉefurbo, konata pro siaj riĉa historio kaj unika aspekto. En Gerando superregas du diferencaj pejzaĝoj: „blanka” (pro la produktado de salo el oceana akvo) kaj „nigra” (pro la najbareco de vastega marĉo de Granda Briero).

En ĝia regiono pluraj lokoj atestas pri homa loĝado ekde pratempoj. Mezolitikaj kaj neolitikaj restaĵoj videblas en kelkaj vilaĝoj. Aktualaj esploroj pruvis spurojn de daŭra restado ekde la neolitiko ĝis la fer-epoko, dum kiu periodo la loĝantoj jam praktikis agrikulturon kaj produktis salon. Poste la regionon konkeris romianoj. Du domaroj sur la kamparo atestas pri la tiutempaj vivkondiĉoj, nome Clis [kli] kaj Beaulieu [boljé]. En ĉi-lasta supozeble estis dia kultejo.

Gerando estis koloniigita de bretonoj en la dua duono de la 6a jarcento. Ĝia origina bretona nomo estis Uuenran. Surbaze de la arkeologiaj trovaĵoj apud la nuna preĝejo fine de la 19a jarcento, iuj atribuas la fondon de la urbo al trupoj de la bretona princo Varoch (577-594), veninta el najbara urbo Vannes [van]. Aliaj subtenas la hipotezon, ke Gerando disvolviĝis ĉirkaŭ la preĝejo de Sankta Aubin [obén].

Al la bretona reĝo Salomon (857-874) oni aljuĝas la fondon de gimnazio por kanonikoj. La geranda senjorio estis regata de la episkopo de Nantes [nant] kaj de la duko de Bretonio. Ĝi estiĝis ankaŭ grava celo por la regantoj dum la milito pri heredo de Bretonio inter 1342 kaj 1381. Poste la fama familio Monfort konstruigis imponajn remparojn ĉirkaŭ la urbocentro, trafe adaptitajn al la evoluo de artilerio. Tiuj defendmuregoj, kiuj estas bone konservitaj, estas nun videblaj.

En la mezepoko Gerando estiĝis grava religia, administra kaj komerca centro de la duoninsulo, kies riĉeco fontis el komercado per salo kaj vino. En ties ĉirkaŭaĵo aristokratoj konstruigis bretonstilajn nobeldomojn, kiuj posedis ankaŭ agrojn, muelejon kaj kapelon.

La urbo iam estis haveno ĉe Atlantiko, sed ekde la 16a jarcento pro ensabliĝo ĝi perdis sian marfamon favore al Le Croisic [krŭazík] kaj Le Pouliguen [puligén]. Tiu periodo postlasis belajn ĉarpentaĵojn en la preĝejo kaj sur pordegoj de nobeldomoj. Nur la nobeldomo en Careil [karéj] prezentas novstilan loĝejon.

En la moderna epoko

Kvankam ekonomie malfortiĝinta, Gerando plu restis religia kaj administra centro. Reĝaj oficistoj, monaĥoj, aristokratoj kaj komercistoj konstruigis en la mezepoka urboparto klasikajn arkitekturaĵojn, kiuj donas la hodiaŭan aspekton de la urbo. Pilastro-pordoj, frontonoj ornamas la plej belajn domojn; dekoraĵoj emfazas la regulecon de fasadoj kaj skulptitaj lukoj plibeligas la ardezajn tegmentojn.

Bonŝance fine de la 18a jarcento la bretona guberniestro decidis, ke oni konservu la remparojn, kvankam ili ne plu utilis, kaj ornamu la ĉirkaŭajn promenejojn per arboj.

Gerando okupis la duan lokon laŭ la nombro de loĝantoj (post Nantes) en la nova distrikto Loire-Inférieure (Malalta Luaro). Tamen de la 19a jarcento komenciĝis periodo de demografia malkresko. La urbo ne profitis la industrian aŭ turisman disvolviĝojn, okazintajn en la najbaraj urboj Saint-Nazaire kaj La Baule. Tamen iompostiome novaj loĝejoj ĉirkaŭis la bulvardojn, kaŝante la vidaĵon al salmarĉoj. En la urbo oni konstruis stacidomon en 1879, kaj novajn foirhalojn en 1912.

La konsciiĝo pri la graveco de urba heredaĵo, prikantita de fama verkisto Balzac [balzák], ebligis registron de la preĝejo (1856) kaj fortikaĵo (1877) en la Listo de Historiaj Monumentoj. Baldaŭ poste komenciĝis la unuaj renovigoj. Ekde 1960 la demografia kaj ekonomia evoluo aldonis novan aspekton al la moderna civito, kie najbaras loĝejaj, komercaj, industriaj, sed ankaŭ kulturaj kaj sportaj konstruaĵoj. Arkitektoj zorgis pri la konservo de urba aspekto per respektado de la historiaj heredaĵoj kaj panoramoj.

Vidindaĵoj

La fortikaĵo de Gerando datumas grandparte de la 15a jarcento. La remparojn oni konstruis sur la loko de restaĵoj. Ses turoj kaj kvar pordegoj markas punktojn laŭ la 1434 m longaj kaj bonege konservitaj kurtinoj. Ĝi prezentas gravan ateston pri la rapideco en la adaptiĝo de militaj arkitekturaĵoj al la apero kaj evoluo de artilerio.

Unu el la kvar pordegoj estas la Pordego de Sankta Mikaelo, kiu staras, ĉirkaŭita de du turoj, ĉe la ĉefa enirvojo kaj montras identecon kaj povon de la urbo. Konstruita meze de la 15a jarcento, en ĝiaj turoj loĝis sinsekve guberniestroj. En la 19a jarcento ĝi estiĝis urbodomo. Nun en ĝi funkcias muzeo pri la geranda regiono.

La romanstilan preĝejon de Sankta Aubin oni detruis dum rabado de Gerando en 1342. Postrestis nur la ornamitaj pilieroj de la konstruaĵo. La nunan preĝejon oni konstruis en la 15a kaj 16a jarcentoj en flamgotika stilo.

La Kapelo de la Blanka Sinjorino estas sidejo de urba paroĥejo. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo, situanta interne de la fortikaĵo kaj estis konstruita en la 13a jarcento. La sobreco de ĝia gotika stilo plibeligas la unusolan navon. En la kapelo oni subskribis la duan traktaton pri Gerando en la jaro 1381, kiu metis finon al la konflikto inter la reĝo de Francio kaj la duko de Bretonio.

Jean-Yves SANTERRE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Yves Santerre el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-04-13