MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Timiga reto

Ne estas dubo, ke la plej moderna komunikilo, Interreto, alportis tre multajn utilajn kaj avantaĝajn eblojn, tutmonde. Ni ĉiuj, ankaŭ nia revuo, profitas multe de la reto. Sed ĝi bedaŭrinde ankaŭ enhavas riskojn nemalmultajn. Ĉar ĝi estas aperta por ĉiuj, ankaŭ misuzantoj kaj krimuloj profitas per ĝi. Timigas min, ke intertempe la misuzado atingas pli kaj pli vastajn dimensiojn. Ĉiu el ni ja konas la ĝenojn pro virusoj, trojaj ĉevaloj kaj – plej ofte – pro nedezirataj reklam-mesaĝoj (spamo). Tamen kontraŭ ili oni povas sin relative bone protekti. Sed estas tre multaj deliktoj kaj krimoj, kiujn ni apenaŭ povas eviti. Spite al ĉiuj avertoj homoj facilanime transdonas en la reton ekzemple siajn bankindikojn, tiel ke modernaj bankrabistoj sidas komforte hejme antaŭ sia ekrano kaj helpe de la reto ŝtelas la monon de aliaj. Kion fari kontraŭ fiuloj, kiuj en la mondvasta reto denuncas, misfamigas kaj kalumnias homojn? Malicaj lernantoj ne nur ĉikanas kamaradojn, sed ankaŭ kompromitas siajn instruistojn. Novnazioj uzas la reton por ataki kaj ofendi homojn kaj por organizi siajn fiagojn. Teroristoj per la reto povas lerni, kiel konstrui bombojn – ktp ktp.

Lastatempe Germanion alarmis pluraj skandaloj pri misuzado grandstila: kompanioj spionis ret-leterojn de siaj dungitoj! Se tio okazus nur en konkreta okazo de suspekto pri ekzemple korupteco, oni ankoraŭ iel povus kompreni. Sed se kompanio sen iu suspekto spionas ĉiujn siajn dungitojn, tio neniel estas tolerebla.

Plej abomeninda tamen por mi estas la amasa krima uzado de la reto por infan-pornografio. Certe, tia naŭza misuzo de senkulpaj infanoj ekzistas jam delonge, sed nun, helpe de la reto, ĝi fariĝis preskaŭ amas-fenomeno. Fakulo klarigis, ke nur per la reto interŝanĝado kaj vendado de pornografiaj fotoj povis atingi tian gigantan dimension. Senprobleme, fulmrapide kaj mondvaste la krimuloj povas kontentigi sian perversan fantazion. La polico praktike ne kapablas vere persekuti tiujn krimulojn, jam pro la giganta nombro de perversuloj. Simile politikistoj ja povas fari unu leĝon post alia por malfaciligi la fian metion, sed la krimuloj ĉiam trovas novajn vojojn kaj eblojn por daŭrigi sian abomenindan agadon kaj komercadon. Cetere ni povas esti certaj, ke pro la granda postulado en la reto oni nun misuzas multe pli ol antaŭe infanojn por pornografio. Jen la malbelega parto de la reto. Sed ĉu pro tio ni rezignu pri ĝiaj avantaĝoj? Certe ne, sed estas timige, ĉu ne?

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17