MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Hobio

FINNLANDO

Ĝui simplajn ŝatokupojn subĉiele

Estas sufoke kaj malsanige sidi endome. En la finna kamparo multaj homoj – sed ne sufiĉe multaj – ŝatas moviĝi en freŝa aero, sendepende de la vetero. Ne nepre estas bezonataj multekostaj sportiloj. Oni ja povas piediri, ĝui la kolorojn de ĉielo kaj arboj, foti, kureti, fiŝkapti, vadi kaj naĝi en lago aŭ rivero, konforme al la loĝloko kaj sezono.

Por hobiaj fiŝkaptistoj ne tre gravas la kaptaĵo, ili estas kontentaj pri la simpla provo kapti fiŝojn, pri la sinmovado sur lago, pri la rigardado de pejzaĝoj kaj spirado de pura aero. Vintre oni povas fari neĝulon kaj kastelon el neĝo, lanternon el neĝbuletoj aŭ el glaciigita akvo en sitelo. Oni povas marŝi sur dika neĝo kaj ridegi pro la malfaciloj, aŭ ĵetadi molajn neĝbulojn al iu celo (malmolaj neĝbuloj estas malpermesitaj). Tuta familio aŭ amika grupo povas amuziĝi kune. Se oni loĝas en urbo, oni unue devas trovi iun parkon aŭ veturi ekster la urbon, sed en kamparaj vilaĝoj, lernejaj kortoj kaj agrikulturaj bienoj oni kutime povas trovi ludterenon tuj ekster la elirejo. Post sufiĉa ludado bongustas varma trinkaĵo, malvarma biero, rostitaj kolbasoj kaj buterpanoj.

Domaĝe, ke iuj familioj ne kutimigas al tio la infanojn, kiuj rigidiĝas tro junaj. Pro la troa sidado ĉe komputilo kaj televidilo povas okazi, ke 8-15-jaruloj ne kapablas kaŭriĝi, transkapiĝi, eĉ ne memstare restariĝi, se ili stumblis kaj falis surteren. La gepatroj atentu, ke ili ne tro laŭdu siajn silentajn, nemoviĝemajn kaj bonkondutajn etulojn. Geknaboj bezonas multe pli da liber-aeraj aktivadoj ol plenkreskuloj, kaj la malmultaj lernejaj sportlecionoj ne sufiĉas por kreskigi sanajn infanojn.

Nuntempe oni ofte aĉetas multekostajn ludilojn, sportilojn kaj specialajn vestaĵojn por la libertempo, sed ilin oni baldaŭ ĵetas en ŝrankon aŭ angulon, forgesas kaj neniam decidiĝas vere lerni uzi ilin. La aĉetado tamen ne nepras, oni povas ankaŭ lui kaj provi rakedojn, sketilojn, ekipaĵojn por pilkoludoj kaj por ĉiaj novaj hobioj kaj manieroj sin movi.

Ĉi-vintre en Lestijärvi oni faris golftrakon sur la glacio de lago kaj invitis homojn, kiuj neniam antaŭe golfludis, lui ĉion bezonatan je modera prezo. En laponstila tendo lagoborde la luigantoj semajnfine deĵoris, bruligis konstantan fajron, invitis la enirintojn sidiĝi sur benkoj, kovritaj per boacofeloj kaj regalis ilin per frandaĵetoj (pagendaj!). Tra la fumotruo de la tendo enŝvebis neĝeroj, la sidantoj rigardadis nubojn konstante aliformiĝantajn, sunon, lunon. Proksime al la bordo estis uzebla ankaŭ senneĝa ejo por ludo, en kiu oni glitigas dikajn keglojn kiel en kurlingo. La menso kaj korpo bonfartas, se oni sufiĉe ofte iras eksteren.

SALIKO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17