MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ALBANIO

Virino kun du patrujoj

Inter 1945 kaj 1961, kiam floris amikeco inter Albanio kaj Sovetio, centoj da albanoj edziĝis al rusinoj. Tio eblis aparte post la morto de Stalin, kiam geedziĝoj tiaj iĝis laŭleĝaj en ambaŭ landoj.

Sed, kiam rompiĝis la amikaj interrilatoj, la miksitajn familiojn trafis ofte malfeliĉo. Vole-nevole paroj divorcis kaj la infanoj estis dividitaj inter la iamaj geedzoj. Ankaŭ por nedivorcintaj familioj komenciĝis malfacila vivperiodo. Multaj albanaj edzoj kaj eĉ rusaj edzinoj estis persekutitaj, arestitaj aŭ enkarcerigitaj. Kelkaj estis eĉ kondamnitaj al morto.

Sorton tian spertis la familio de Xhavit Sollaku [dĵavit solaku], juna inĝeniero, kaj Irina. La paro geedziĝis en 1954, poste naskiĝis du ĝemelinoj, Elena kaj Vera. Irina ekloĝis en Tirano, en Albanio, kie la familia vivo ĝis 1961 prosperis.

Arestita

Tiam, tamen, pro tio, ke la paro rifuzis divorci, Xhavit kaj Irina ricevis pli malaltajn laborpostenojn. Kiam du fratoj de Xhavit provis fuĝi okcidenten, la ŝtato sendis la geedzojn provincen. En 1976 Xhavit estis arestita kaj, post proceso „malantaŭ fermitaj pordoj”, kondamnita al morto.

Tio signifis, ke liaj filinoj ne rajtis iri al universitato kaj la tri virinoj estis devigitaj vivi en fora vilaĝo, kie dum dek jaroj, zorge observataj de policistoj kaj aliaj aŭtoritatoj, ili laboris kiel terkultivistoj.

Nur en 1988 Irina rajtis reveni al Sovetio kun siaj filinoj. Tie, tamen, ŝi konis malmultajn homojn, kaj post preskaŭ 20 jaroj ŝi decidis reveni al la dua patrujo, al Albanio. Ne plu regas tie totalismo, kaj la vivnivelo sufiĉe pliboniĝis.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17