MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

INTERNACIA KUNLABORO

La blua miraklo

„Mazingira” estas vorto en la svahila lingvo kun signifo: naturo, medio, naturprotekto. En norda Tanzanio, distrikto Bunda, inter lago Victoria kaj naturrezervejo Serengeti, estas aro da kvin vilaĝoj nomata „Salama” (paco).

Homoj tie vivas en malriĉo. Virinoj havigas akvon el flakoj kilometrojn foraj. Plurcent orfoj estas sen vivrimedoj. Ne disponeblas kurento. La vilaĝestro, Mramba Simba, parolas Esperanton, kaj klopodas uzi siajn kontaktojn kun Eŭropo por plibonigi la vivkondiĉojn de la 14 500 vilaĝanoj.

Mankas akvoputoj, lernejoj, mono por edukado kaj instruado de orfoj. En 2008 Mramba Simba vizitis Eŭropon kaj varbis por subteno de la regiona projekto „Mazingira”, kiu organizas konstruadon de akvoputoj kaj lernejoj, kolektas monon por mikrokreditoj kaj subtenas orfojn.

Sensalajre

En sud-germana urbo Aŭgsburgo oni tiucele kolektis kelkmilojn da eŭroj per diversaj agadoj. Ayten Köksal, mastrino de frizejo SchnippSchnapp [ŝnipŝnap] – onomatopea vorto por la ago de tondilo – dum du tagoj laboris sensalajre, tondis harojn de klientoj kaj eminentuloj, kiel ekzemple la federacia parlamentano Heinz Paula kaj la ĉefurbestro Kurt Gribl. Tiel ŝi enspezis 1000 eŭrojn kaj donacis la tutan sumon.

La akvocentralo, funkcianta kiel historia muzeo, kolektis monerojn kaj monbiletojn. Per la donacita mono la vilaĝestraro de Salama aĉetis interalie ekipaĵon por putoborado. Unu puto antaŭe kostis pli ol 6000 eŭrojn. Nun borante mem, oni ŝparas monon kaj bezonas nur iom malpli ol 800 eŭrojn por tuboj kaj pumpilo por unu puto. Grupo de subtenantoj daŭrigas aktivaĵojn por kolekti monon kaj tiel subteni la akvoprojekton en Salama.

Parolturno

Alude al germana parolturno ein blaues Wunder erleben (laŭvorte: sperti bluan miraklon), sperti malagrablan surprizon, la teatroensemblo Berliner Compagnie verkis teatraĵon titolitan Das blaue Wunder (La blua miraklo). Temas pri tutmonda tendenco al privatigo de ŝtataj kaj komunumaj entreprenoj, precipe akvo-provizaj. Kiu kredas, ke privataj entreprenoj laboras pli bone ol publikaj, tiu baldaŭ spertos „bluan miraklon”.

Malboniĝas kvalito, kreskas prezoj. Investintoj gajnas grandegajn profitojn. En Cochabamba, Bolivio, la popolo komence suferegis, poste organizis kolektivan proteston. Tiu movado sukcesis. La vendo de akvoprovizado estis nuligita. Ne ĉie la loĝantaro sukcesas tiel solidarece organizi „akvomiliton”. La financpova alianco de firmaoj kaj politiko multloke energie klopodas antaŭenpuŝi privatigon.

Akvo-krimuloj

En la teatraĵo la akvo-krimuloj renkontiĝas en – intertempe privata – kanalreto sub Parizo, alian fojon en psikiatria kliniko en Berlino, en hotelo Kor’ de Jesuo pinte de la Kristo-statuo super Cochabamba, en dezerto kaj en korto de malliberejo. Tie je la fino la entreprenestroj mem spertas la „bluan miraklon”. La civila rezisto do venkas.

La direktoro de la akvocentralo en Aŭgsburgo invitis la ensemblon, kaj la urba entrepreno pagis la kostojn. Ducent gastoj vizitis la spektaklon. La enspezoj de 2000 eŭroj, akiritaj pro vendo de enirbiletoj, estas donacitaj por akvoputoj en tanzania Salama.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17