MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

Pli pri la mistera insulo

En MONATO 2004/7 aperis artikolo mia kun la titolo Mistera insulo Ailsa Craig [ejlza krejg]. Temis pri insuleto – fakte, apenaŭ pli ol alta roko, kiu situas en la maro 12 km okcidente de la sud-okcidenta marbordo de Skotlando. Ĝia antikva gaela nomo: Creag Ealasaid [krejk elasadj] estas ankoraŭ uzata inter gaelparolantoj. La plej proksima haveno, de kie antaŭe regule veturis ŝipoj al la insulo, nomiĝas Girvan (Garbhan [garvan] en la gaela). La insulo longas iom pli ol 1,2 km, kaj larĝas iom pli ol 0,8 km. Ĝia alto tamen estas 338,65 m, do ĝi staras kiel imponega monto ĉe la fora horizonto, kiam oni ĝin rigardas ekde la plaĝo de Girvan. Kiel la fama Ayres-roko en Aŭstralio, ĝia koloro konstante ŝanĝiĝas laŭ la vetero kaj la tempo de la tago. Kelkfoje ĝi aspektas alloge invita; alifoje, terure minaca – ne senkaŭze, ĉar dum la jarcentoj, tie okazis pluraj ŝippereoj. Pro tio, sur ĝi estas du lumturoj. En iu antikva verko pri la hibrida insularo, la aŭtoro inkludis la rokon kiel la plej sudan insulon de tiu arkipelago.

Diversaj gvidlibroj pri Ailsa Craig kaj la Ayrshire-regiono al kiu ĝi apartenas, asertas, ke tiu insulo neniam havis daŭran loĝantaron. Tamen, iom post publikigo en MONATO de la menciita eseo, mi konstatis, ne nur ke, ĝis antaŭ kelkaj jardekoj, estis tie daŭra loĝantaro, sed ke tiu eta komunumo konsistis el anoj de la familio de mia patrino. Tion mi malkovris kiam unu el miaj amikoj, kiu loĝas en la urbo Girvan, donacis al mi libron kaj DVD-diskon pri Ailsa Craig. La disko montras belajn vidaĵon de la insulo, kaj inkludas longajn intervjuojn kun ankoraŭ ekzistantaj membroj de la familioj Girvan kaj Milroy, parencoj de mia patrino.

Familiaj nomoj

Kvankam mi naskiĝis en Bolivio, do, laŭ sud-amerika leĝo, mi estas boliviano, miaj gepatroj estis skotoj. Mia patro, ano de la nord-skota klano MacAoidh (angligita Mackay, McKay [makaj]) devenas de la urbego Glasgovo; mia patrino, de graflando Ayrshire [ejrŝajr] (gaele: Inbhir Air [in'r aajr]), regiono en kiu situas Girvan. La familia nomo de la avino de mia patrino, je la ina flanko, estis Girvan, kaj ŝia familio devenas de la samnoma urbeto. (En antikveco skotoj ne havis familiajn nomojn – krom la klannomo, se ili estis klananoj – do kelkfoje ili estis konataj per la nomo de sia loĝloko.) Lokanojn distingis du branĉoj de la Girvan-familio, nome, „girvanoj de Girvan”, kaj „girvanoj de Ailsa”. Pluraj generacioj de la lasta grupo loĝis ekde la 19a jarcento sur la insuleto, kie la viroj okupiĝis pri minado de la diverskolora granito el kiu konsistis la roko. Tiu granito estis (kaj ankoraŭ estas) tre ŝatata, kaj estas uzata por fabrikado de curling-ŝtonoj. Curling (proksima prononco: „korling”) estas tradicia skota vintra sporto, en kiu pezaj rondaj ŝtonoj kun metalaj ansoj estas glitigataj sur glacio. Al la urba branĉo de la familio apartenis la ŝipestroj de malgranda floto de ŝipoj (inkluzive de fama ŝipo „Lady Ailsa”), kiu transportis la graniton de Ailsa Craig al la ĉeflando, kaj, dumsomere, turistojn, kiuj pasigis kelkajn horojn sur la insulo, promenante kaj gustumante teon kaj hejmfaritajn bakaĵojn en la eta insula teejo de unu el la sinjorinoj Girvan. Tia turismo ne plu estas permesita, ĉar la insulo, kiu apartenas al loka nobelo, nun estas protektata ornitologia kaj botanika rezervejo. Tamen, el la haveno en Girvan, ekskursantoj povas per turisma ŝipeto rondiri la maron ĉirkaŭ la insulo, kaj rigardi ĝin de proksime, kvankam ili ne plu rajtas meti piedon sur ĝin.

Nostalgio

La familio Girvan ne plu loĝas sur Ailsa Craig. Dum la intervjuoj, diversaj familianoj esprimas nostalgion pri la jaroj, kiam la roko estis ilia hejmo. Laŭ ili, ĝi estis magia kaj loko, kie la loĝantoj estis sanaj, feliĉaj kaj bone nutritaj. Ili diras, ke ili neniam suferis de malsato, ĉar abundis kaprolakto, ŝafaĵo, kuniklaĵo kaj fiŝo. Plie, ili neniam enuis, ĉar ĉiam estis io interesa por okupi la tempon. Dimanĉe ili kutimis promeni sur la bela verda altaĵo, kie kreskis multaj specioj de floroj kaj plantoj. Faŭno konsistis el marbirdoj, kaproj, ŝafoj kaj kunikloj. Marbirdoj ankoraŭ abundas, sed malpliiĝis la nombro de birdoj de kelkaj specioj, precipe de fraterkuloj. Ne nur Girvan-familianoj tie loĝis, ĉar la lumtur-gardistoj havis edzinojn kaj infanojn, kaj la komunumo ankaŭ inkludis dungitajn granitministojn. Sabate okazis dancoj en kiuj partoprenadis inter 30 kaj 40 personoj. La muzikon provizis la insulanoj mem.

Mia patrino kutimis rakonti pri la Girvan-branĉo de sia familio kaj ŝi ofte menciis sian parencon kapitano Girvan, ŝipestro de Lady Ailsa1. Tiu estis Vilhelmo Girvan, laŭŝajne la lasta posedanto de tiu titolo kaj de la ŝipoj. Tamen, mia patrino neniam menciis – kaj kredeble ne sciis – ke iam parto de la familio loĝis sur la insuleto. Mi dubas, ke ekzistas alia insulo en la okcidenta skota insularo, kiu estas tiom malgranda kaj kiu iam subtenis tiom laŭproporcie grandan komunumon.

Resume, Ailsa Craig estas eĉ pli magia ol mi priskribis en mia antaŭa artikolo, kaj por mi persone estas fascine, ke ĝi ludis rolon en mia familia historio.

1. Modelo de la ŝipo „Lady Ailsa” [lejdi ejlza] vidiĝas en la muzeo de la Instituto McKechnie en Girvan.
Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17