MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

Irlando

Nova ekologia vilaĝo

En fora kampara regiono de la graflando Tipperary [tiperejri] (gaele: Tiobraid Árann) situas la malgranda vilaĝo Cloughjordan (gaele: Cloch Shiurdáin). Antaŭ kelkaj jaroj, la vilaĝo estis kvazaŭ mortonta. Pluraj el la vendejoj kaj komercaj entreprenoj malaperis; diversaj domoj troviĝis en ruiniĝinta stato; la rivereto, kiu fluas tra la vilaĝo, estis tiom malpurigita, ke ĝi aspektis kiel kloako; ne plu estis vilaĝa apoteko, nek loke loĝanta kuracisto; la stacidomo iĝis nura fervoja haltejo, sen stacidomestro aŭ dungitaro; kaj junuloj ne plu trovis laboron en la distrikto.

Antaŭ kelkaj jaroj grupo da homoj el diversaj lokoj kaj diversaj cirkonstancoj kuniĝis por studi la eblon krei ekologian komunumon en Irlando. Intereso pri la projekto kreskis, kaj pli da personoj aliĝis al la grupo. Post esploroj, oni elektis Cloughjordan kiel taŭgan ejon por la iniciato. Kvankam ekologiaj vilaĝoj jam ekzistas en kelkaj landoj, la koncepto estis nekonata en Irlando.

La 21an de marto 2009 estis oficiale lanĉita per Duncan Stewart [donkan stjuart], la plej konata irlanda ekologiisto, la unua fazo de konstruo de la unua ekologia vilaĝo en la Verda Insulo. Kvankam ĝis nun nur tri domoj estas preskaŭ finkonstruitaj, sufiĉe granda nombro da aliĝintoj jam vivas en luitaj loĝejoj en la antikva vilaĝo, atendante la kompletiĝon de siaj novaj domoj. Eĉ en tiu komenca periodo de la projekto, la ĉeesto de tiuj novaj vilaĝanoj kaŭzis burĝonadon de la unuaj floroj de transformado de Cloughjordan. Oni planas rekonstruadon de la ruinoj kaj kadukaj domoj en la originala vilaĝo; la apoteko denove malfermiĝis; pli da pasaĝeroj uzas la stacidomon; la loka komerco profitas de la novaj loĝantoj; kaj entute, la ĝenerala etoso de Cloughjordan estas pli optimisma. Anoj de la ekologia grupo establis du novajn entreprenojn sur la antikva ĉefstrato, nome, librejon/kafejon kaj biciklejon, kiuj laŭŝajne prosperas. Ĉiusabate la novaj vilaĝanoj okazigas en la vilaĝa placo subĉielan merkaton de hejmfaritaj kaj loke kultivitaj produktoj. Tiuj novaj loĝantoj, kiuj devenas ne nur de aliaj partoj de la lando, sed inkluzivas ankaŭ kelkajn eksterlandanojn, ne formas apartan komunumon, sed estas plene integriĝintaj en la vivo de la malnova vilaĝo. Tio estas rimarkinda en tre tradicia kaj konservativa socio kiel tiu de la irlanda kamparo. Eĉ pli surprize estas, ke la plimulto estas urbanoj, kiuj ĝis nun ne estis kutimiĝintaj al la kampara vivo.

Tri el ni, kiuj loĝas en mez-irlanda urbo, ricevis inviton por ĉeesti la lanĉon de la unua fazo de la nova domaro. Ni ekveturis tra la trankvila kamparo de la graflando Tipperary, sed ĉar ni ne bone konis la terenon, ni iris per la plej longa vojo, kiu konsistis el mallarĝaj serpentantaj ŝoseetoj. La suno brilis, la pejzaĝo estis plaĉa, trafiko mankis, kaj ni havis la impreson, ke ni revenis al la antikva Irlando, kiu ekzistis ĝis la alveno de la tiel nomata kaj mallonge vivinta „Kelta Tigro” (prospera konjunkturo), kiu estis mortigita per la aktuala monda ekonomia krizo. La sperto estis nekredeble agrabla. Kiam post longa veturado ni finfine atingis Cloughjordan, ni tuj sentis bonvenigan etoson.

Ĝenerale, irlandaj vilaĝoj ne estas kompareblaj kun la pentrindaj urbetoj en aliaj eŭropaj landoj. La tradicia irlanda vilaĝo precipe konsistas el unu longa strato kun vico da malaltaj dometoj, pluraj etaj trinkejoj kaj vendejoj, kaj preĝejo. Ofte mankas lernejo. Ĉar la lando estis dum jarcentoj tre malriĉa, malmulto distingas tiujn malgrandajn komunumojn, kaj dum la lastaj jaroj multaj suferis de malplanita konstruado de malbelaj modernaj domaroj kaj grandaj komercaj kaj apartamentaj blokoj, kiuj tute ne harmonias kun la medio. Cloughjordan estas tipa kampara vilaĝo, sed feliĉe, tute mankas tiaj signoj de urbanigo kaj misa prikonstruo. Kvankam evidente malriĉa, ĝi prezentas bonvenigan aspekton. Ĝi estas trankvila kaj sentrafika. Kiam ni alvenis, ni estis tuj invititaj al la komunuma halo de la antikva vilaĝo, kie ni aŭdis diversajn informajn paroladojn kun lumbildaj ilustraĵoj, pri la ekologia projekto. Post la informsesio, kaj vizito al la tereno, kune kun granda amaso da loĝantoj kaj vizitantoj, ni estis regalitaj per abundo da bongustaj sandviĉoj, kukoj kaj aliaj frandaĵoj, teo kaj kafo. De la halo ni revenis al la ĉefstrato, kie la gast-ekologiisto Duncan tondis longan girlandon trans la enirejo al la tereno, kie oni konstruas la ekologian domaron. Ni antaŭe supozis, ke tiu verŝajne situus ekster la malnova vilaĝo, sed tute ne veras. Oni eniras per breĉo apud antikva grenejo (kiun oni intencas restaŭri), kontraŭe al la meza placo de Cloughjordan, do la ekologia domaro situas flanke de la antikva vilaĝo, kaj ne apartigita de ĝi. Do en la estonteco ĝi formos integran parton de la malnova vilaĝo. Malnovaj kaj novaj vilaĝanoj estos najbaroj.

Sur la ekologia tereno estas jam konstruitaj la stratoj kaj aŭtomobilaj parkejoj sufiĉe for de la loĝota domaro; ankaŭ la tubaro kaj konektaĵoj. Parto de la grundo estas dividita en parceloj, kie la loĝantoj kultivos legomojn. Ĉirkaŭ ili estas longa vico da diversaj specioj de indiĝenaj irlandaj pomujoj. Apuda farmbieno jam ekzistas. Baldaŭ konstruiĝos pli da domoj, komuna hejta centralo, kaj aliaj publikaj haloj. Jen detaloj pri la ekologia projekto:

La ekologia vilaĝo situas sur 67 akreoj (1 akreo = ĉirkaŭ 40 arojn). Oni intencas konstrui 130 malaltenergiajn loĝdomojn. La komuna varmigsistemo funkcios per sunpaneloj kaj ligneraj hejtfornoj. Poste oni eble instalos vent-turbinojn. 50 akreoj estas rezervitaj por parceloj, bieno kaj arbaro. En la vilaĝo estos centro de edukado pri daŭrigebla vivmaniero. Kuna uzado de aŭtomobiloj estos stimulata. La vojoj inter la domoj estos por piedirantoj, ne veturiloj. La rivereto estos purigita, kaj laŭ ĝia bordo estos borda promenejo kun vicoj da fruktaj kaj nuksaj arboj. Sur la tereno estos apartamentaro, kiu inkluzivos entreprenan centron kaj spacon por terapiejo aŭ podetala vendo. La vilaĝo havos fonduson por la provizo de eko-entreprena centro por novaj „verdaj” iniciatoj. Strukturo jam ekzistas por provizo de interreta servo. En la regiono troviĝas belaj arbaroj, agrabla agrikultura pejzaĝo, kaj ne malproksime estas la vasta Lough [loch] Derg (gaele: Loch Deirgeirt), unu el la plej belaj lagoj en tuta Irlando.

En la malnova Cloughjordan la ekzistantaj domoj estas malgrandaj kaj modestaj, sed la vilaĝoj enhavas tri belajn preĝejojn de malsamaj konfesioj. La plej granda, en la meza placo, havas altegan pintturon, videblan je longa distanco tra la ĉirkaŭaĵo. Entute Cloughjordan estas agrablega loko por la ambicia kaj esperplena iniciato, kiu konsistigas la unuan ekologian komunumon en Irlando.

Parenteze, nia tria filo estas membro de alia grupo, kiu esperas krei en okcidenta Irlando similan, sed pli etskalan kaj malpli pretendeman ekologian komunumon, en kiu la ĉefa komunikilo estos la gaela (irlanda) lingvo. La hodiaŭa Cloughjordan estas angleparolanta vilaĝo, kvankam kredeble, en la pasinteco, la ĉiutaga lingvo estis la gaela. Ni ne scias, kio estos la sinteno de la tiea ekologia komunumo pri la lingva demando (ĉiam tikla afero en Irlando).

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17