MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Parolas enketo, sed ne fremdlingve

En marto la ĵurnalo Mainiĉi publikigis enketon pri la planoj de 100 ĉefaj kompanioj por dungi novajn universitato-finintojn. Laŭ la enketo, la kompanioj alte taksas jenajn punktojn ĉe la kandidatoj:

Nombro de kompanioj Ecoj
80 Kapablo pri komunikado
64 Aktiveco
34 Fervoro por la kompanio/laboro
32 Bona karaktero
27 Respondeco
26 Harmonio kun aliaj homoj
10 Adaptiĝo-kapablo
2 Pacienco
2 Scio pri la fako
2 Sperto pri klubaj aktivoj / volontula agado
0 Lingvo-kapablo

Surprizas du aferoj. Unue, la kompanioj ne alte taksas sciencajn atingojn. Junuloj pasigas kvar jarojn aŭ pli en universitato, tamen la kompanioj ne volas konsideri ĉi tiujn jarojn. Ŝajnas, ke la kompanioj volas homojn, kiuj obeeme aŭskultas kaj obeas ordonojn, kaj kiuj energie, sindone kaj ĝismorte dediĉos sin al la laboro.

Due, la firmaoj ignoras lingvo-kapablon. La ministrejo pri edukado kaj scienco (kaj la registaro) ĉiam diras, ke japanoj havas malaltan kapablon uzi eksterlandajn lingvojn (ĉefe la anglan) kaj planas enkonduki anglajn lecionojn en elementajn lernejojn. Tamen laŭ la enketo neniuj kompanioj interesiĝas pri lingvoj.

Ministrejo

Kia diferenco inter la ministrejo kaj la kompanioj. La unua trudas al la popolo la anglan, sed la lastaj neglektas ĉi tiun kapablon. Kial la ministrejo insistas pri la angla? Por ke Usono povu profiti, vendante anglajn librojn kaj sendante instruistojn al Japanio? Por igi Japanion la 51a usona ŝtato? Kial la kompanioj ne taksas lingvo-kapablon? Ĉu ili ne plu volas agadi internacie? Ĉu jam sufiĉas tradukistoj kaj interpretistoj?

Por ellerni la anglan, multaj lernantoj enverŝas grandegan energion, elspezas grandan monsumon kaj eluzas sian cerbon, ofte perdante esperon kaj memfidon pri sia kapablo. Multaj studentoj, kredante, ke la kvalifiko pri la angla donos bonan ŝancon pri sia dungiĝo ĉe bona kompanio, vizitas lernejon de la angla post sia studo en universitato.

Leviĝas diversaj demandoj ankoraŭ sen taŭgaj respondoj. Tamen certas, ke la angla ne garantias laboron en la 100 ĉefaj kompanioj. Tio signifas, ke lerni la anglan kaj tial elspezi energion kaj monon, senutilas.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17