MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

La vatikana ŝtato celebris la okdekan naskiĝdaton

Kun surfaco malpli vasta ol duonkvadrata kilometro, la „Lando de la Vatikana Urbo” estas la plej eta ŝtato de la mondo. Spite de plurjarcenta tradicio, ĝia naskiĝo relative freŝdatas. Ĝi fakte estis sankciita la 11an de februaro 1929, sed ĝiaj historiaj antaŭradikoj profundiĝas en la politikajn eventojn de la dek-naŭa jarcento.1

La 20an de septembro 1870, dum la papŝtataj aŭtoritatuloj laŭinterkonsente atendis siajn kolegojn de la itala registaro por interparoli pri ĉiuj detaloj, la piemontaj trupoj eniris Romon kaj okupis ĝin tutan krom la Leona Urbo2 plus la najbaraj Vatikana Monteto kaj Kastelo Sankta Anĝelo, laŭ la unua artikolo de la kapitulaco, subskribita je la 15a samtaga horo ĉe Vilao Albani. Sed la postan tagon la papa generalo Kanzler, proprainiciate kaj ŝarĝite de la Sankta Seĝo, petis kaj akiris, ke la piemontaj trupoj okupu ankaŭ la Leonan Urbon, ĉar ĝi ne plu estis ŝtate prizorgebla, sekve, laŭfakte, preskaŭ nenies teritorio.

La papo prizonulo en Vatikano

De tiam Pio la 9a, la tiama papo, sin konsideris prizonulo kaj, enfermita en la tiel nomataj apostolaj palacoj, ne plu eliris el Vatikana Monteto: lia teologia non possumus (ni ne povas) pri la problemo kapabli disponi pri la teritorioj de la Sankta Seĝo (nome la papo konvinkiĝis, ke li ne rajtas cedi al aliaj teritoriojn de la eklezio, kaj des malpli la urbon Romo mem), kombiniĝis kun lia kondamno de la kontraŭjura agado de la italaj politikistoj. Kio ne estis kaj ne povis esti komprenita tiam, nome ke la Sankta Seĝo, liberiĝinte el kompromisoj de tera potenco, favoriĝus ene de malmulte da jardekoj je nova printempo de religiaj energioj kaj spiritaj fermentoj, komencis realiĝi nur en la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento.

Io sin movis post la breĉo de Porta Pia3: en la tujposta jaro 1871, ne senkontraste, la itala parlamento aprobis la leĝon de la tieldiritaj Garantioj al la papo: estis rekonataj la suverenecaj rajtoj kaj prerogativoj, kiaj akreditigo de diplomataj reprezentantoj, la rajto trakti kun eksteraj ŝtatoj, la senkontrola uzo de poŝtaj kaj telegrafaj servoj, la eksterteritorieco de la vatikanaj palacoj kaj Laterano kun la Vilao de Kastelo Gandolfo, plus ĉiujara monkompenso de 3 250 000 liroj. Krome la itala ŝtato rezignis kiun ajn entrudiĝon en ekleziajn aferojn, rezervante al si nur la rajtigon al jesa aŭ nea ekzekucio de papaj dokumentoj kaj entrudiĝo en la elekto de la episkopoj. Sed la papo rifuzis kaj la leĝon kaj la monkompenson, kaj ekziliĝis en Vatikano malpermesante al la katolikoj partopreni en la publika vivo.

Sesdek jarojn la „Roma Problemo” skrapĉizis la civilan kaj religian vivon de la italoj, reĝo kaj papo kunloĝis en Romo ignorante unu la alian, almenaŭ nivele de oficialeco.

Politika solvo

Diversaj homoj, politikaj kaj ekleziaj, provis konduki la du regantarojn al ronda tablo, sed la reĝo ne volis rezigni ion teritorian kaj la papo ne perdi ion sendependecan. En tiu afero, fine, sukcesis Mussolini, la faŝista diktatoro, kaj li atingis bonan rezulton en 1929, kiam la 11an de februaro flanke de itala ŝtato estis pakte rekonita la suvereneco de la Sankta Seĝo sur la eta teritorio kaj konkordate normigitaj la rilatoj inter la eklezio kaj ŝtato. Kial la faŝisma Duĉo, kiu dum faŝista kongreso de 1919 jam adresis „firman inviton al lia Sankta Moŝto forpeliĝi el Romo”? Jen lia provo motivi la novan politikan kurson: „La latina kaj imperia tradicio de Romo hodiaŭ estas reprezentata de katolikismo.”

Tiel naskiĝis la pakto, kiu establis la plej etan ŝtaton de la mondo, kies reganto herede jam trakuris preskaŭ du mil jarojn, kaj kiu ĉi-jare celebras sian okdekjariĝon, post kiam plurfoje, eĉ en duonpublikaj deklaroj, li montris, ke tiu suferiga evento de la 20a de septembro, tiom celebrita per stratdediĉoj tra tuta Italio, liberigis la katolikan eklezion el peza interplektiĝo, kiu jam delonge ĉesis ĝin protekti.

Armando ZECCHIN
1. Oni ne forgesu, ke temas pri epizodo en la tiel nomata Risorgimento aŭ „Restariĝo de Italio”, inter la Kongreso de Vieno, 1815, kaj la oficialiĝo de la itala unueca ŝtato en 1870. El pluraj ŝtatetoj, parte reĝlandoj aŭ rektaj heredantoj de la renesancaj respublikoj, tiam formiĝis Italio en preskaŭ sia nuna formo. Dum tiu unuiĝa procezo ankaŭ la sufiĉe ampleksa eklezia ŝtato de la papoj estis englutita en la politike tre miksita movado. Rezulte Italio fariĝis reĝlando sub Viktoro Emanuelo la 1a.
2. Rempara parto de la nuna Vatikanurbo.
3. Pordego en la tiel nomataj Aŭreliaj Remparoj de Romo, konstruita de Michelangelo; dum la konkero de Romo en 1870 la trupoj pafis breĉon en ĝin, kio simbole finis la papan regadon.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Armando Zecchin el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17