MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

FLEGI KAJ KULTURI MEMORON

Muzeo pri la historio de pollandaj judoj

Lumo de memoro revenigas vivon.
De ni hodiaŭ dependas,
Ke tiu lumo ne estingiĝu.

La germanaj nazioj preskaŭ en tuteco realigis sian frenezan planon: „solvo de la juda problemo”, rezulte, ili murdis la plimulton de la judoj en la landoj, kiujn ili okupis en Eŭropo. La murdita popolo restas tamen en memoro per sia granda kontribuo al monda kulturo, scienco kaj civilizo, ankaŭ per siaj atingoj por konservi, malgraŭ grandegaj malhelpoj, sian riĉan identecon.

Estas granda tasko de tiuj, kiuj mirakle saviĝis el la neniigo, konservi tiun riĉan heredaĵon, digne rememorigi. Tio gravas ne nur por memoro, sed tiu riĉa heredaĵo ankaŭ povas signife pliriĉigi la homaron, influi al plibonigo de kunvivado inter la popoloj.

En la mondo funkcias pluraj centroj, kies celo estas omaĝi la memoron de neniigitaj judoj, sed ankaŭ por esploro kaj popularigo de juda historio kaj kulturo. Al la plej signifaj apartenas la instituto Yad Vashem en Jerusalemo: la Instituto de Memoro pri la Martiroj de Holokaŭsto1. Funkcias kelkaj samcelaj institutoj, ekzemple en Novjorko: YIVO, Institute for Jewish research (Juda Scienca Instituto), kaj en Vaŝingtono la Muzeo de Holokaŭsto. Dise tra la mondo ankaŭ aliloke oni laboras por similaj celoj.

En Pollando

Sentiĝas tamen granda bezono konstrui plurfunkcian, science, kulture kaj eduke modernan, mult-perilan centron dediĉitan al la historio de judoj ankaŭ en Pollando, kie ili setliĝis jam ekde la 11a jarcento kaj dum kelkaj jarcentoj formis la tutmonde plej multnombran judan diasporon.

La celo de la muzeo en Varsovio estos kulturado, konservado de la heredaĵo de tiu miljara vivado de judoj sur la teritorio de la nuna Pola Respubliko. Ĝi apogos ĉiujn strebojn, kiuj servas la edukon de la juna generacio en la spirito de reciproka toleremo kaj estimo. La muzeo estas konstruata danke al harmonia kunlaboro de instancoj de la ĉefurbo Varsovio, la ministrejo pri kulturo kaj nacia heredaĵo, la Societo de Juda Historio kaj donacintoj kaj amikoj el la tuta mondo. La muzeo pri la historio de polaj judoj, finkonstruota en 2011, estos la sola en la mondo, kiu tutece sin dediĉas nur al tiu historio. Ĝi samtempe estos nova, plurfunkcia establaĵo pri kulturo en Varsovio.

Kial en tiu ĉi regiono?

Pollando estis en pasinteco grava centro de juda diasporo. Pluraj judoj loĝantaj en diversaj landoj vaste en la mondo havas siajn radikojn en Pollando. Valoras ĉi-loke rememorigi, ke Pollando estis dum pluraj jarcentoj etne la plej diferencigita lando en Eŭropo, kio pozitive influis ĝian kulturan evoluon. Signifaj partoj de la heredaĵo de polaj judoj troviĝas ankaŭ sur teritorioj de la nunaj Litovio, Belorusio, Ukrainio kaj okcidenta Rusio. Grandparte ties teritorio dum kelkaj jarcentoj estis ŝtate ligita al Pollando.

Pollando – Polin – signifas en hebrea lingvo: tie ripozu. Kaj malgraŭ, ke ne ĉiam la kunvivado inter poloj kaj judoj estis kontentiga (tio rilatas ankaŭ al aliaj etnoj), la juda loĝantaro trovis tie multe da eblaĵoj por kontribui al la lando, same por konservi sian identecon.

Ĝuste en Pollando disvolviĝis riĉa juda kulturo ĉiuterene: literaturo, teatro, pentrarto kaj ankaŭ scienco. Favoris tion certa aŭtonomio, kiun ĝuis tie la judoj. Al la tiurilate plej signifaj institucioj apartenis Sejmo de la Kvar Teritorioj (Parlamento).

La intermilita periodo

En Pollando funkciis en la intermilita periodo (1918–1939) la plej grava esplorcentro kun muzeo kaj biblioteko kun la plej ampleksa librokolekto pri scienco kaj juda kulturo. Temas pri YIVO (Juda Scienca Instituto) en Vilno. Tiu scienca esplora instituto estis establita laŭ decido de la Konferenco de Judaj Sciencistoj en 1925 en Berlino. La iniciatintoj estis i. a. Albert Einstein, Sigmund Freud, Szimon Dubnow kaj Josef Leszczyński. La celo de YIVO estis kolektado kaj registrado de materialo ligita kun ĉiuj aktivecoj de judoj en la mondo; esplorado, pere de plej modernaj metodoj pri pasinteco kaj nuntempo de la judoj. Oni planis fondi altnivelan altlernejon, kiu devus prepari specialistojn en diverskampaj esploroj. Tiun celon ne eblis realigi pro eksplodo de la dua mondmilito, dum kiu la germanaj okupaciantoj ne nur murdis preskaŭ la tutan judan popolon, sed ankaŭ neniigis grandan parton de ĝia kulturo. En YIVO funkciis jenaj sciencaj sekcioj: filozofia, historia, etnokoniga (temis pri esploro de popoloj), ekonomi-statistika, psikologi-pedagogia kaj junular-esplora. Por doni bildon pri la dimensio de la esplorkampoj valoras mencii, ke ĝi posedis 100 000 librojn kaj la saman nombron de manuskriptoj. En ĝia arkivo troviĝis valoregaj, unikaj dokumentoj rilatantaj judan pasintecon ekde la jaro 1600. Ankaŭ artoverkoj, kaj en tio ikonografio pri sinagogoj. Tre signifa estis la teatrologia kolekto. Ĝi formis muzeon, kiu portis la nomon de Ester Rachel Kamińska, fama juda aktorino, konsiderata kolono de la juda teatro en la 20a jarcento. En tiu ĉi kolekto troviĝis kelkaj miloj da teatraj fotoj, afiŝoj, skulptaĵoskizoj. Tiu riĉa kolekto, kiel sola en YIVO, formis konstantan ekspozicion.

La eldona aktivado de YIVO koncentriĝis je eldonado de monografioj, sed ĝi aperigis ankaŭ serion da broŝuroj pri la plurkampa agado de judoj en scienco kaj kulturo. Riĉa estis ĝia revukolekto. Ĝi ankaŭ eldonadis pritemajn revuojn. Entute inter 1925 kaj 1936 YIVO publikigis 6000 diverstemajn verkojn. YIVO inter 1931 kaj 1939 eldonadis monataĵon Bleter (Paĝoj de YIVO).

En Vilno troviĝis ankaŭ la riĉega biblioteko Straszun. YIVO havis 4 filiojn: en Varsovio, Berlino, Parizo kaj Novjorko. En Varsovio funkciis ankaŭ asocio de amikoj de la instituto. En pluraj lokoj estis subtenaj societoj. Similaj ekzistis en kelkaj landoj de Eŭropo kaj ekster ĝi, en Afriko, suda Ameriko, Kanado, Usono, Aŭstralio. Danke al tiu apogo YIVO estis plej signifa centro de kolektado kaj disvastigado de atingoj de la juda popolo. Tiukaŭze pri Vilno, kie ĝi funkciis, oni nostalgie, sed tute prave diras ke „Vilno Jerusalemo estis”.

Post la nazioj

Ekde 1940 la centro de YIVO troviĝas en Novjorko, ĉar en Pollando sub la okupado ĝi ne povis plu funkcii. Komence ĝi baziĝis nur je sia usona kolekto.

La germanaj nazioj celis ne nur neniigi la judan popolon, sed ankaŭ forviŝi pri ĝi la memoron per detruado de la intelekta kaj kultura juda heredaĵo. Tio evidentiĝis jam antaŭ la dua mondmilito, dum la tiel nomata kristala nokto. Tiu nomo devenas de la amaso da vitro, kiu troviĝis sur la stratoj de Berlino kaj aliaj germanaj urboj post la detruo de butikoj kaj sinagogoj nokte inter la 9a kaj 10a de novembro 1938. Krom centoj da sinagogoj, ankaŭ arkivoj kaj bibliotekoj estis detruitaj. Preskaŭ kompleta detruado okazis, kiam la Tria Regno okupis grandan parton de Eŭropo.

La germanaj okupaciantoj prirabis la instituton kaj la bibliotekon en Vilno. Parton de ĝiaj kolektoj ili forportis al Germanio.

Dum la neniigo de la vilna geto en 1943 la nazioj komisiis al tie restantaj laborantoj bruligi i.a. la restintajn kolektojn de YIVO. Por ne-plenumo de tiu ordono ili minacis per mortopuno. Tamen, kelkaj riskis sian vivon por savi almenaŭ parton de la heredaĵo de la pereinta juda popolo. Inter la savintoj de parto de la kolekto troviĝis la fama juda vilna poeto Abraham Suckewer. Tamen, granda parto de la riĉaĵo, frukto de la juda spirito, pereis en flamoj.

Vilno ĉesis esti Jerusalemo de la nordo, kiel prave kaj ne sen fiero ĝi nomiĝis. Riĉenhava libro Wilno Jerozolimą było. Rzecz o Abrahamie Suckewerze (Vilno Jerusalemo estis. Verko pri Abraham Suckewer) estis verkita de eminenta konanto de juda kulturo Daniel Kac. La libro aperis en 2003. Eldonis ĝin eldonejo Pogranicze (Limteritorio). Ĝi signife kontribuas por flegi la memoron per popularigo de kulturoj de minoritatoj, aparte de la juda. Mi recenzis la verkon por Słowo Żydowskie (Juda Vorto) en aprilo 2004.

Nuntempe

Post retrovo postmilite, ĉefe en Germanio, de signifa parto de la kolektoj de YIVO ĝi estis enigita en la novjorka kolekto kaj post tiu tempo YIVO en Novjorko transprenis la taskon, kiun plenumis pli frue la vilna YIVO. Memkompreneble, aktivante en aliaj kondiĉoj, ĝi ne povas kontentige gvidi esploradon pri heredaĵo de judoj en ĉiuj landoj, kie ili setliĝis, vivante diaspore.

Postmilite YIVO en Novjorko ligis kontakton kun Juda Historia Instituto (ŻIH) en Varsovio kaj eldonis kelkajn gravajn verkojn pri la holokaŭsto, i.a. Kroniko de Lodza Geto. La kunlaboro daŭras. Delonge tamen sentiĝas la bezono establi scienc-edukan centron en Varsovio, kie dum pluraj jarcentoj vivis la plej multnombra juda diasporo. En lando, kie la neniigo de judoj atingis pinton de neimagebla, sed reale okazinta solvo de la juda problemo, amasa murdo de judaj loĝantoj. Ĉiam pli da judoj, inter ili multaj junuloj, venas al Pollando por konatiĝi, laŭeble, kun la pasinteco de la juda popolo, ankaŭ kun radikoj de siaj propraj familioj. Al tio povos signife helpi la muzeo. Ĝi estas ankaŭ necesa por kompletigi, alproprigi scion ĉi-rilatan al monda scienco kaj kulturo. Nepra ĝi estas por la resto de la mirakle savitaj, kiuj malgraŭ ĉio decidis resti en Pollando.

La ideo pri konstruado de tia science kaj kulture valora centro naskiĝis antaŭ pluraj jaroj. Bedaŭrinde, nek la fortoj de kelkdek mil judoj loĝantaj surloke, nek la politika situacio al tio favoris. Nur meze de la 90aj jaroj de pasinta jarcento la ideo maturiĝis kaj interna kaj ekstera politika situacio ebligis komenci ĝian realigon. Ĝi estos finkonstruita en 2011 laŭ projekto de finna arkitekto, Rainer Mahlamüki. Tamen, ne atendante ĝis la muzeo estos finpreta, la plendediĉa kaj fake altkvalita dungitaro sub direktoro Jerzy Halberstadt jam funkciigis kelkajn fakojn de la muzeo. Kiel laborcentro servas al ĝi Ohel (hebree: „tendo”) situanta en najbareco de la Monumento pri la Herooj de la Geto centre de la iama juda kvartalo. Jam nun tie la vivo pulsas. Okazas interesaj prelegoj pri historio, tradicio, festoj. Pluraj junulaj grupoj el en- kaj ekster-lando, ĉefe el Israelo kaj Usono, vizitas ĝin. Okazas tie, sub gvido de fakuloj, interesaj metiaj aranĝoj, dum kiuj la junularo havas la eblon esprimi skribe kaj per arto siajn opiniojn pri tio, kio devas okazadi en la muzeo. Solenataj estas signifaj eventoj el la historio de la juda popolo. Ili formas kortuŝajn omaĝo-festojn. Maje 2008 okazis tie aranĝoj por memorigi la insurekcion de la Varsovia Geto, okaze de la 65a datreveno. Ĉe tiu okazo ekaktivis la Teatra Scenejo de la muzeo. La 10an kaj la 17an de majo estis tie prezentita pole teatraĵo de Rabindranath Tagor La poŝtoficejo. Ne por mi brilas steloj. Per tiu prezentado fare de gimnazianoj el Otwock, urbeto proksima al Varsovio, la muzeo digne omaĝis la orfohejmon de Korczak. Mi estas konvinkita, ke en tiu muzeo devas troviĝi ankaŭ fako pri Esperanto kaj la humanisma idearo, kiun ĝi vehiklas. Ja tie en proksimeco, ĉe apuda strateto, loĝis la familio Zamenhof post translokiĝo el Bjalistoko en 1878. Tia fako plene akordiĝus al la celoj de la muzeo: Esperanto ja ankaŭ apartenas al la juda, pollanda kaj tutmonda spirita heredaĵo.

Mi esperas, ke eblos konvinki la muzean komitaton pri tiu ideo. Mi pretas donaci tiucele mian riĉan Esperanto-kolekton. Dume, mi venigis finnan Esperanto-grupon, lernantojn de Jorma Ahomüki, kiu kun intereso aŭskultis la klarigojn de gvidantino de la muzeo, ne sen certa fiero konatiĝante kun konstru-projekto de sia samlandano. Klara Zamenhof algluis slipon al la tajpilo, kiu servis al tajpado de esperantaj tekstoj: „Ni laboru kaj esperu”. Valoras sekvi ŝian konsilon kaj esperi kaj kredi, ke eble ankaŭ ĉi-rilate ĉio marŝos bone ...

Zofia BANET-FORNALOWA
1. Laŭlitere Brulofero, esprimo uzata pri la amasa neniigo de judoj dum la dua mondmilito.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zofia Banet-Fornalowa el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17