MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Memorante miton

Iel kun malfruo mi ricevis la oktobran numeron, kaj tie mi vidas en la artikolo Memorante miton (MONATO 2008/10, p. 8) grandan retajlon de historia vero.

La kosova batalo de serboj kontraŭ la turka agreso en 1389 ne estas mito, sed granda reala sanga batalo, kiel freneza homa interbuĉado laŭ tiutempaj teruraj kutimoj. Ĉi tiu batalo lasis profundajn spurojn en la kulturoj de la balkanaj popoloj, sed plej multe en la serba popolo, ĉar ĝi okazis sur serba teritorio kaj kun plimulta partopreno de serbaj batalantoj sub gvido de la serba princo Lazaro. Tial la serboj (kaj aliaj balkanaj popoloj) tra jarcentoj memoras tiun batalon.

Ĉi tiu fakto estas tute konata, kaj tial estas strange, ke la redaktoro pri „politiko” lasis ĉi tian tekston. La sendependeco aŭ deŝirado de Kosovo kaj Metohio el Serbio estas sub granda demandsigno, ĉar la problemon solvi apenaŭ eblos en paca maniero, kio konvenus al la 21a jarcento.

Atanacije Marjanović
Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Atanacije Marjanović el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17