MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

REKLAMADO

Aŭtobusa di-alogo

Eblas paroli pri „la batalo de la reklamoj”, en kiu sekularistoj kaj religiistoj provas prezenti al la publiko siajn kontraŭajn starpunktojn.

Ĉio komenciĝis pasintjare, kiam la Brita Humanisma Asocio surpriziĝis, altirante al si oble pli da mono ol atendita por lanĉi reklamon: „Verŝajne ne ekzistas Dio. Do ne maltrankviliĝu kaj ĝuu vian vivon.” La asocio planis aperigi la reklamon sur la flankoj de londonaj aŭtobusoj. Pro vasta financa subteno por la reklamoj eblis tiel priafiŝi aŭtobusojn en aliaj britaj urboj.

La humanisma mesaĝo eĉ pli disvastiĝis, kiam amaskomunikiloj amuzite raportis, ke en la sud-angla urbo Southampton religiema ŝoforo rifuzis veturigi buson portantan la – laŭ li – ofendan reklamon.

Eĉ pli ofenda

Tamen eĉ pli ofenda montris sin replika reklamo lanĉita de la tiel nomata Kristana Partio. Ĝia aŭtobusa reklamo tekstis: „Tutcerte ekzistas Dio. Do aliĝu al la Kristana Partio kaj ĝuu vian vivon.”

Kontraŭ la kristana reklamo protestis pli ol mil britoj (kaj la cifero daŭre kreskas). Tiel la reklamo fariĝis la kvara plej kritikata en la historio de la brita reklamado-industrio. Pivotis la protestoj ĉirkaŭ la aserto, ke „tutcerte” ekzistas io, pri kio certeco neniel eblas. Kontraste la humanisma reklamo altiris nur 326 protestojn.

Malgraŭ la postuloj de tiuj, kiuj volas, ke unu aŭ alia reklamo estu retirita, la kontrol-instanco respondeca pri reklamado en Britio decidis permesi ambaŭ. La du reklamoj prezentas nur opiniojn, argumentis la instanco – konscia, verŝajne, ke en esence sekulara Britio ekzistas aferoj pli gravaj ol aŭtobusa reklamo-batalo pri kredo aŭ nekredo.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17