MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Kiel eliri el la krizo?

Ŝajnas, ke la disvolviĝo de la aktuala krizo (krizo de ekonomio, krizo de politiko, krizo de ekologio, krizo de socioj ktp) ĉiam pli montras, ke tute ne eblas antaŭvidi ĝian finon. Ŝajne la homaro unuflanke evoluis al stadio, kiu postulas ĝeneralan ŝanĝon, kaj aliflanke ĝi venis al punkto, de kiu la pluiro sur la malnova vojo kondukas al katastrofo. Ĉu eblas ion ajn antaŭvidi?

Ŝajnas al mi, kiel mi jam skribis en du antaŭaj artikoloj en MONATO, ke la komputila erao (rimedoj de moderna elektronika teknologio) signifas por la homaro similan salton, kian havis la kombino de transportevoluo kaj la invento de la vapormaŝino. Tiel komplete ŝanĝiĝis la socia strukturo. Ekestis, post feŭda vivkoncepto, la burĝa, kiu inkluzivis la komencon de nova kapitalisma ekonomia ordo, nova rolo de bankoj, nova politika idearo pri libereco kaj egalrajteco de ĉiuj homoj, kaj ideo pri nacio. Ĉiuj tiuj konceptoj nun malnoviĝis kaj bremsas la evoluon de la nova komputada mondo.

Burĝa klaso

Ĉiu ĝisnuna revolucia ŝanĝo efektive ekestis pro tio, ke malkontentis tiu parto de la socio, kiu pro novaj cirkonstancoj ekposedis iun potencon, sed ne povis partopreni en politika povo, ĉar la malnovaj politikaj reguloj tion ne ebligis. Ekzemple, la ekestinta burĝa klaso en la 16a kaj 17a jarcentoj iĝis ĉiam pli riĉa, do pli potenca, sed ne rajtis partopreni en feŭda politika sistemo, do ne ricevis parton de regpotenco.

Kiu grupo nun fariĝas potenca pro la komputiko kaj ne povas partopreni en la regado? Nun la regpotencon efektive havas financaj potenculoj (homoj kun multa mono: kapitalistoj, posedantoj de ekonomia povo). Ili pagas kaj efektive decidas, kiuj vere regu. En la komputika erao ĉiam pli da potenco gajnas informposedantoj, homoj, kiuj regas en la reto.

Armeaj sekretoj

Ili povas manipuli la amasojn pozitive (informi ankaŭ pri aferoj, kiuj en diktatoraj reĝimoj estas cenzurataj), sed ankaŭ negative (disvastigi malveron kun difinita intenco). Ili povas eĉ malkaŝi gravajn politikajn aŭ armeajn sekretojn aŭ detrui bankojn. Ili povas kaŭzi grandegajn ĥaosojn per elektronikaj virusoj aŭ aliaj premoj.

Kiu regas en la reto, tiu influas al la granda plimulto de la homaro, kaj tio tute ne devas esti homoj kun multa mono. Inverse, la potencaj homoj povas esti malriĉuloj kun komputika talento aŭ – pli ĝuste – organizitaj grupoj en la reto, sen mono, sed kun multa scio.

Sekve pere de la reto diversajn formojn de povo transprenas grupoj kun scio. La mono jam dum multa tempo malgajnas la terenon, la laborpostenoj jam de longe malgajnas la batalon kun robotoj kaj elektronika administrado. Oni kalkulis, ke en alte evoluintaj landoj nuntempe kun difinitaj reformoj jam nuraj 10 % el la laborantaj homoj povas vivteni la aliajn 90 %. En Germanio jam nun 35 % havas laborpostenojn kaj ili vivtenas aliajn 65 %.

Financaj potenculoj

La krizo manifestiĝas per la kolapso de banksistemo kaj de financa merkato, en kiu la mono prezentas ŝuldon. Tia sistemo, en kiu financaj potenculoj surbaze de „nenio” (ĉar malantaŭ la valorpaperoj efektive troviĝas neniu vera valoro) sklavigas la ŝuldantojn, efektive ne plu kapablos refortiĝi. Cetere la kapitalisma financa filozofio rilatas al ununura dio: la profito.

Oni ne rajtas enspezi pli malmulte ol oni elspezas, sekve ĉiujare devas kreski la produktado de varoj, kiuj nun jam delonge ne plu servas al homaj bezonoj, sed al profito pro si mem. Daŭre oni klopodas krei ĉiam pli da arte inventitaj bezonoj kaj konvinki la aĉetantojn, ke ili devas aĉetadi sen efektivaj bezonoj. Tia sistemo kondukas ĉiam pli rapide al kompleta katastrofo, detruo de rimedoj kaj venenado de la naturo.

Kiuj ŝanĝoj nin atendas? Laŭ mi la mono malaperos, ankaŭ la nocioj de laborposteno kaj ŝuldo bazita sur valorpaperoj. Sed tio ne povas okazi per unu salto. Estos transira periodo, en kiu unue oni devos reorganizi la funkcion de la ŝtatoj. Tiuj distribuos la monon laŭ la principo: sufiĉe al ĉiu ŝtatano por digna vivo kaj pli al tiu malgranda elcento da homoj, kiuj efektive profesie laboros. Ĝi devos zorgi pri instruado kaj edukado, ĉar la nova socio baziĝos sur scio: la sola devo de ĉiu estos daŭre lerni.

Merkata vetkuro

Restos privata posedo, sed la posedo de entreprenoj fariĝos alia. Mi povas imagi ekzemple la sistemon de memadministrado, kiu en Jugoslavio funkciis tre sukcese dum pli ol 30 jaroj. Esence entreprenojn kaj fabrikojn posedis kolektive ĉiuj, kiuj tie laboris. Kiam ili foriris, ili perdis la posedrajton. Tio ebligis iuspecan merkatan konkuradon, tamen sub regado de la ŝtato.

Do, mi imagas pluan ekziston de mono kaj posedo, pluan ekziston de merkato (ja la homoj ne povas funkcii sen divido de potenco kaj sekve konkurado kaj premo), sed sen laborpostenoj. Laboros tiuj, kiuj volos havi pli da mono kaj potenco, kaj kiuj superos aliajn rilate posedon de scioj. Ĉiuj okupiĝos pri agadoj laŭplaĉaj kaj ofte rezultojn de profesia agado superos amatoraj rezultoj.

Ni troviĝas antaŭ grandegaj ŝanĝoj. Ŝanĝiĝos ankaŭ amaso da sociaj tabuoj kaj tiel nomataj moralaj valoroj. La ideo pri nacio kreita en la tempo de ekesto de la burĝa civita ŝtato ŝanĝiĝos; la ideo pri graveco posedi materiaĵojn, kiuj ŝajnigas, ke unuopulo estas pli grava, ne plu validos: kial havi ĉiam pli grandan domegon, se oni ne povas eĉ viziti ĉiun ĉambron ĉiutage, kial havi grandegan kaj multekostan aŭton, se oni ne rajtas veturi pli ol 130 km/hore?

Tolera kunvivo

Tiaj posedantoj estos traktataj kiel socie malutilaj stultuloj. Finfine oni valorigos moralon, kiu prizorgos rearanĝon de ekologiaj ekvilibroj; oni valorigos grupojn, kiuj zorgos pri serĉo de ekvilibro inter konkurado kaj tolera kunvivo. Ĝis tiu nova sinstrukturado de la homaro, en kiu ĉiuj eroj de la mondo estos kunligitaj per elektronikaj retoj, estiĝos multaj traŭmatoj. La nunaj potenculoj klopodos ĉiumaniere batali kontraŭ la ŝanĝoj – sed forpasis ilia tempo.

La granda krizo daŭros kelkdek jarojn, sed el ĝi eliros nova refreŝigita homaro, en kiu ne plu eblos ŝtato kun miliardoj da malsataj homoj kaj kelkcentmilionoj da terure riĉaj, en kiu ne eblos, ke iuj ne havu puran akvon kaj puran aeron. Anstataŭ la planitaj militoj por akvaj rezervoj, apokalipsaj bataloj por regi la posedon de terenoj, venos tempo nova, tempo en kiu ankaŭ ideoj kiel Esperanto ekhavos sian valoron.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17