MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Nova Esperanto-muzeo (2)

En mian artikolon Nova Esperanto-muzeo (MONATO 2009/2, p. 22) enŝteliĝis dum la redaktora mallongigo de mia origina teksto du malĝustigoj, kiujn mi volus iom prilumi, kvankam koncize tio ne facilas.

1. La artikolo komenciĝas per vortoj „En la urbo Svitavy (okcidenta Moravio)”, kio kaj ĝustas, kaj ne, kio ofte okazadas ĉe surlimaj urboj. La redaktoro verŝajne konkludis tion de mia pli posta mencio, ke tie ekzistis la plej granda germanlingva biblioteko en Moravio. Tio ĝustis en la konsiderata tempo. Sed nun Svitavy administre apartenas al la bohemia regiono Pardubice, do nun ĝi estas konsiderata orient-bohemia urbo. Tial kelkaj (precipe maljunaj) citavanoj konsideras sin ĝis nun moravianoj, dum la plimulto sentas sin bohemianoj (aŭ la junaj prifajfas tion, konsiderante sin ĉeĥoj). Por prilumi la esprimojn por tiuj, kiuj ne konas la historion de Ĉeĥio: ĝi konsistas el tri historiaj partoj: Bohemio (okcidente), Moravio (oriente) kaj parto de historia Silezio (nord-oriente). Tamen multe pli granda parto de historia Silezio nun apartenas al Pollando.

2. Estas menciite, ke la biblioteko de Jaroslav Šustr (5800 volumoj), kiuj estis ĝis nun en la muzeo en Česká Třebová, nun troviĝas en la Esperanto-muzeo en Svitavy. Sed ne estas tiel. Ĝi plu troviĝas en la urba muzeo en Česká Třebová, kien ĝin transdonis Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiam ĝi perdis siajn ejojn en Prago. Sed laŭbezone kelkaj ekzempleroj estas pruntedonataj al la Esperanto-muzeo ekspozici-cele kaj en Svitavy troviĝas jam alia biblioteko, apartenanta al ĈEA, kiun oni daŭre plivastigas (plejparte danke al donacoj, ĉar por aĉetado mankas al ĈEA financoj).

Petro CHRDLE
Ĉeĥio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Chrdle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17