MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SONĜOJ

Ŝlosila teorio

Antaŭ jaroj, kiam mi estis universitata studento, unu el miaj samklasanoj rekomendis al mi libron en la angla lingvo kun la titolo An Experiment with Time (Eksperimento pri la tempo). En la verko, kies tezon mi hodiaŭ nur nebule rememoras, la aŭtoro, iu J. W. Dunne, asertas, ke ne estas klara divido inter la estinteco, la estanteco kaj la estonteco. Pro tio, laŭ Dunne, la konscio kapablu transiri inter ekzemple as-tempo kaj os-tempo.

Dunne proponas, ke tiu ĉi transiro povas okazi dum dormo pere de sonĝoj. Li do invitas la leganton teni preta sur apudlita tableto notlibron, en kiun oni metu detalan priskribon pri siaj sonĝo aŭ sonĝoj. Tio estu farita, antaŭ ol la memoro pri la sonĝo tute malaperas (kio preskaŭ ĉiam okazas tre rapide post vekiĝo). Tiel, laŭ Dunne, eblus montri, ĉu la konscio aŭ eĉ subkonscio kapablas antaŭvidi eventon aŭ eventojn ankoraŭ ne okazintajn en la nuntempo.

Rezultoj

Mi akceptis la inviton de Dunne kaj provis tiel registri miajn sonĝojn. Malkiel kolego, kiu asertis, ke li havis kelkajn promesplenajn rezultojn, kiam li faris la eksperimenton, miaj rezultoj estis malkontentigaj. Ĝenerale miaj sonĝoj neniel rilatis al aferoj okazintaj dum la tago. Ili konsistis simple el konfuzaj bildoj, supozeble influitaj de eventoj spertitaj aŭ viditaj, antaŭ ol mi enlitiĝis.

Tamen lastatempe io okazis, kio memorigis min pri la tezo de Dunne. Iun nokton mi tre klare sonĝis pri perdita ŝlosilo. La fono jenas: antaŭ jaroj mi kaŝis ŝlosilon de la malantaŭa dompordo sub la tegmenton de ĝardena budo. Tiel, se unu el niaj filoj senaverte venus dum nia foresto, li povus preni la ŝlosilon kaj eniri la domon.

Klopodoj

Bedaŭrinde, flanke de la loko, kie mi kutime lasis la ŝlosilon, estis mallarĝa fluejo, en kiun mi iutage perdis la ŝlosilon. Ĝi malaperis kaj, malgraŭ pluraj klopodoj, mi ne sukcesis eltiri ĝin. Do mi devis anstataŭigi ĝin per alia ŝlosilo.

Mi revenu al mia sonĝo. En ĝi mi troviĝis sur eskalo, refoje provante trovi kaj elpreni la ŝlosilon el la subtegmenta fluejo. Laborante de sub trabo, mi finfine sukcesis en la sonĝo eltiri la ŝlosilon. En la mateno post la sonĝo, mi trovis min en stranga mensostato. Mi ne certis, ĉu la retrovo de la ŝlosilo fakte okazis, aŭ ĉu mi nur sonĝis. Mi demandis al mia edzino, kiu ne serioze traktis la aferon.

Generalo

Mi elprenis eskalon kaj malnovan tranĉilon, suprengrimpis kaj, uzante la procedon, kiun mi imagis dum la sonĝo, sed laborante inverse (do desupre, anstataŭ desube), mi trovis kaj eltiris la malnovan ŝlosilon. Pro longa tempo post la perdo ĝi estis nigre makulita, sed ankoraŭ uzebla. Mi purigis ĝin kaj triumfe envenis la domon kiel venkinta generalo.

Poste mi demandis min, ĉu mi finfine pruvis la tempo-hipotezon de Dunne. Amiko mia diris, ke ofte dum dormo la subkonscia menso klarigas problemojn, kiujn ni dumtage ne povas solvi. Tion mi mem jam plurfoje spertis.

Mi konkludis, tamen, ke la eksperimento de Dunne pri la tempo restas nepruvita. Tamen la temo ankoraŭ fascinas min. Eble leganto de MONATO havas spertojn, kiuj kontribuas al diskuto pri la esenco kaj funkcio de la tempo.

Garvan MAKAJ
Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17