MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BURUNDO

Domo-domaĝo

Fiaskas la landa loĝado-politiko en Burundo pro diversaj kialoj. Kulpas interalie la kresko de la loĝantaro en la ĉefurbo, socipolitikaj krizoj, la malaltiĝo de la aĉetpovo de burundanoj kaj la manko de bona politiko pri loĝado.

Pezas la problemo al salajruloj, aparte al ŝtatfunkciuloj. Tiuj ne povas facile pagi lukostojn kaj samtempe lernejo-kotizojn, kaj oni ne forgesu manĝaĵojn. Kiuj bonŝance posedas etajn parcelojn, ne povas ilin bone ekspluati pro kreskanta vivokosto (pli ol 200 % inter 1990 kaj 2008).

Sendependiĝo

Akiri loĝejon facilis dum kaj iom post la koloniisma epoko. Tamen, post sendependiĝo, sinsekvaj registaroj neglektis konstrui novajn hejmojn. Antaŭ 1973 la ŝtato ne nur loĝigis ŝtatfunkciulojn kontraŭ eta sumo, sed ankaŭ bone ekipis la domojn. Poste, tamen, altiĝis la kostoj por prizorgi loĝejojn tiajn, kaj la ŝtato perdis intereson.

Nuntempe altaj kostoj kaj malaltaj salajroj ebligas al nur malmultaj ŝtatfunkciuloj profiti de tiel nomata loĝado-kredito por akiri hejmon. En 1990 81 % de la funkciuloj petis krediton tian; en 2008 nur 8 %.

Kultiveblaj kampoj

En 2007 la registaro lanĉis novan iniciaton: „loĝado kaj urbo”. Tiel ĝi celas disponigi teron por novaj domoj – entute 26 000 jare. Tamen oni protestis, ke tiel malaperos kultiveblaj kampoj. Kreskos do malsato: pli bone, eble, ripari kaj plibonigi ekzistantajn loĝejojn ol konstrui novajn.

Cetere notindas, ke kelkaj ministroj kaj parlamentanoj konstruigas multekostajn domojn pagitajn per korupto kaj ŝtelado.

Laŭ la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj „ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵoj, loĝejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj”. Ŝajne ankoraŭ ne en Burundo.

Jérémie SABIYUMVA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jérémie Sabiyumva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17