MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

JAPANIO

Ekonomio ŝrumpas, sed kompanioj prosperas

Pro la ekonomia regreso, la merkato malvarmiĝas. Aŭtomobiloj tute ne vendiĝas, kaj multaj laboristoj estas maldungitaj. Grandaj vendejoj suferas pro malbona vendado, kaj ili serĉas diversajn rimedojn por pluvivi.

Laŭ la ĵurnalo Asahi de la 21a de februaro 2009, al la demando „ĉu vi aĉetis multekostaĵon lastatempe?”, 65 % de la enketitaj 10 521 homoj respondis „ne”. La kialoj estis „ne estas aĵoj, kiujn mi volas aĉeti” (3225), „mi ne volas elspezi monon” (1716), „mi estas maltrankvila pro mia estonteco” (966), „mia salajro malmultiĝis” (467). 362 homoj menciis aliajn kialojn. Jam abundas aĵoj en la japanaj hejmoj. Pro la ekonomia regreso, ili estas pli singardemaj kaj tenas la monujon fermita.

Eĉ nun iuj kompanioj profitegas

UNIQLO (www.uniqlo.com) ofertas ĉiutagajn vestaĵojn. Tiu ĉi kompanio unuan fojon malfermis vendejon en Hiroŝimo en 1984. Ĝi prosperas, ekvendinte vestaĵon el nova materialo nomata heat-tech (kiu supozeble signifas varm-teknologio). Ĝi havas multajn branĉojn enlande kaj ankaŭ en Londono, Honkongo, Ŝanhajo kaj Seulo. Komence de la jaro 2009 UNIQLO prognozis profiton de 620 miliardoj da enoj, sed lastatempe ĝi ŝanĝis la prognozon pli alten al 627 miliardoj. La kompaniestro Janai Tadaŝi fariĝis en 2008 la plej riĉa homo en Japanio, posedante 570 miliardojn da enoj.

Japana McDonald’s lastan jaron profitis plej multe en sia historio. Ĝi vendis 100-enan hamburgeron kaj 120-enan kafon kaj altiris multajn klientojn. Nintendo, kiu vendas elektronikajn ludilojn tutmonde, ankaŭ profitas multe.

Oni analizis la kialojn de la prosperiĝo de tiuj kompanioj. La ĉefa kialo estas, ke ili dependas de la enlanda merkato. Multaj japanaj industrioj dependas de eksporto, multe al Usono. Tial, kiam Usono ternas, Japanio malvarmumas. Ĉi-foje Usono estas serioze malsana, do Japanio estas mortanta. Tamen la supraj kompanioj precipe dependas de japanaj konsumantoj, do la influo de eksterlanda regreso estas malpli granda.

Alia kialo estas, ke japanoj serĉas pli malmultekostajn kaj pli unikajn aĵojn kaj restas hejme. La vestaĵoj, kiujn UNIQLO vendas, estas novmaterialaj, unikaj kaj malmultekostaj. Hamburgerojn kaj kafojn de McDonald’s eĉ malriĉaj homoj povas aĉeti, kaj en la malbona ekonomio eĉ pli da homoj volas aĉeti tiajn malmultekostajn manĝaĵojn. Ili emas resti hejme; pro tio elektronikaj ludiloj bone vendiĝas kiel etaj distraĵoj. Homoj estas homoj. Eĉ en la ekonomia regreso ili volas vivi homece, kaj por tio ili serĉas en la socio tion, kio kontentigas ilian malgrandan feliĉon.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17