MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Helpu Afganion!

Sep jarojn post la invado de Afganio Usono kaj NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo) sendas pliajn soldatojn al la turmentata lando. Ŝajnas, ke la aliancanoj ankoraŭ ne komprenas aŭ ne volas kompreni, ke okupaciaj trupoj (solaj) ne kapablos solvi la problemojn de la lando. Jam multajn miliardojn kostis tiu „misio”, sed kun kia rezulto? Afganio, laŭ konata afgana ĵurnalisto, hodiaŭ estas dissplitita lando regata de du fundamentistaj kaj kontraŭdemokratiaj grupoj. Unu grupon subtenas la internacia socio, la alian ĝi kontraŭbatalas. La malamikoj de la (okcidenta) alianco, taliboj kaj aliaj ribeluloj, intertempe elkreskis al regiona potenco ambaŭflanke de la afgana-pakistana limo. Ili financas sin per kultivado de papavoj kaj vendado de opio, povante tiamaniere daŭre aĉeti modernajn iranajn, rusajn aŭ ĉinajn armilojn, per kiuj ili militas kontraŭ NATO kaj ĝiaj aliancanoj.

Eraroj, eraroj

Kaj la okcidento kaj Afganio mem faris multajn erarojn. La internacia socio ne komprenis la komplikan situacion en la lando. Ni memoru, kial oni antaŭ sep jaroj invadis ĝin: por persekuti Osama Bin Laden, kiun Usono kulpigis pro la barbara atenco kontraŭ la ĝemelaj turoj en Novjorko, kaj por forpeli el la lando teroristajn talibojn. La frenezan barbulon ĝis hodiaŭ oni ne kaptis, sed tio jam ne gravas, ĉar li iĝis sensignifa figuro: lia terorista organizaĵo Alkaido ne plu dependas de li, sed agadas fare de multaj pli-malpli memstaraj grupoj en multaj landoj. La talibojn komence oni sukcesis repeli, sed iom post iom ili refortiĝis precipe en la sudo, tiel ke poste la okupaciaj trupoj pli kaj pli kruele bombardis tiun landoparton. Ju pli da civiluloj iĝas viktimoj de tiuj atakoj, des pli la taliboj gajnas subtenon en la popolo. Jen nur kelkaj bone dokumentitaj ekzemploj el la pasinta jaro: per usona atako en julio 2008 mortis 47 gastoj de nuptofesto; en aŭgusto dum funebra ceremonio pli ol 90 homoj; en novembro denove eksterlandaj soldatoj mortigis 43 homojn dum nuptofesto. Ĉu estas mirige, ke per tiaj masakroj la taliboj denove estas fortigataj kaj subtenataj de la popolo?

Korupta registaro

Kaj la afgana registaro sub prezidanto Hamid Karzai? Ĝi ne kapablas vere regadi, ĉar preskaŭ ĉiuj ministroj estas koruptaj. Tuj kiam alvenis helpmono, ili enkasigis ĝin por si mem kaj siaj familianoj, ja ne sciante, kiom longe ili restos en siaj oficoj. El la miliardoj, kiujn ni (jes, vi kaj mi, per nia impostmono) pagis al Afganio por rekonstruado, preskaŭ nenio alvenis ĉe la homoj en la vilaĝoj. En la registaro troviĝas precipe islamaj fundamentistoj kaj „militĉefoj”, kiel en la politika ĵargono oni nomas la estrojn de milicoj kaj trupoj. Tiu registaro, laŭ la menciita ĵurnalisto, fariĝis „politika-religia aristokratio, en kiu militkrimuloj diktas la regulojn, koruptaj burokratoj kaj mulaoj, kiuj agadas simile aŭ same kiel taliboj”.

NATO nun ja komprenis, ke militagoj solaj ne povas solvi la problemojn, sed ke oni devas plifortigi civilan rekonstruadon, doni lernejojn anstataŭ bombojn. Tamen, estas klare, ke ĝi ne simple povas retiri ĉiujn soldatojn, sed necesas antaŭe plifortigi la afganajn sekurfortojn. Afgana soldato gajnas 200 dolarojn monate, talibo ĝis 400 dolarojn, germana soldato en Afganio krom la salajrojn ricevas ĉ. 4000 dolarojn aldone por deĵorado eksterlanda! Afganaj armeanoj devus ricevi almenaŭ multe pli ol taliboj, se vere oni volas havi taŭgan nacian armeon. Nur forta propra armeo havas ŝancon venki la talibajn militistojn, kiuj ne plu povus propagandi, ke eksterlandaj soldatoj pravigas sanktan militon. Necesas ankaŭ paroli kun la moderaj taliboj por atingi batalhalton kaj fine eble pacon. Kaj necesas fortaj afganaj trupoj, kiuj povos detrui la papavo-agrojn. Oni devas rekonstrui la ekonomion tiel, ke homoj havas laboron en siaj hejmlokoj kaj povas nutri siajn familiojn. Tio estus vera helpo por Afganio.

Retiriĝu!

Plej grave estus, ke NATO prezentu tempoplanon por retiriĝi el Afganio. Ĝi devas indiki daton, je kiu ĝi definitive forlasos la turmentatan landon. Tio donus al la homoj certecon, ke finiĝos la okupacio. Kaj ili ne plu kredos la propagandon de taliboj. Sen tia plano probable la milito en Afganio ne nur daŭros, sed povus etendiĝi al la tuta regiono inkluzive de Pakistano. Tio estus fiaska malvenko de la internacia socio.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17