MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

JAPANIO

Vilaĝo por maldungitoj

La 31an de decembro 2008 laboristaj sindikatoj kaj civitanaj grupoj malfermis tiel nomatan „Jarŝanĝan vilaĝon por maldungitoj” en la centro de Tokio. Ili celis helpi senhejmajn maldungitojn ĝis la 5a de januaro, kiam municipaj oficejoj ekfunkcios post la novjaraj ferioj.

La 1an de januaro 223 homoj dormis en tendoj preparitaj de la organizantoj. La 2an la nombro pligrandiĝis ĝis 270 kaj ekmankis tendoj. Interesiĝis ĵurnaloj kaj televido pri la vilaĝo, ĉar multaj japanoj sentis, ke la sama senlaboreco kaj senhejmeco povus ankaŭ ilin trafi.

Samtempe ĉefministro Aso, jam malpopulara, timis, ke la afero povas sufoki lian kabineton. Li decidis disponigi registarajn konstruaĵojn kaj najbarajn elementajn lernejojn kiel provizorajn loĝejojn. Ĝis la 5a de januaro loĝis en la vilaĝo 499 homoj. Tie ili ricevis manĝaĵon kaj konsilon pri estonta laboro aŭ loĝejo. Helpis ilin 1692 homoj kaj kolektiĝis pli ol 24 milionoj da enoj.

Aŭtomobilkompanio

Laŭ januara enketo, inter oktobro kaj marto 124 802 laboristoj estos perdintaj sian laboron. Tiu cifero 1,5-oble pli grandas ol prognozita 80 512. Plej multajn maldungitojn (20 113) havas la gubernio Aiĉi, kie prosperis la aŭtomobilkompanio Toyota.

Ĝis la 1990aj jaroj neniuj japanoj timis maldungon: ili laboris ĉe unu kompanio ĝis emeritiĝo. En la lasta duono de la 1990aj jaroj la situacio ŝanĝiĝis. Japana kapitalistaro provis postvivi en la tutmondiĝo de komerco, tial ĝi bezonis laŭokazajn laboristojn, kiujn ĝi povos facile dungi kaj maldungi laŭ la ritmoj de la ekonomio.

La registaro akceptis la situacion kaj mildigis la regularon pri laboro. Tiamaniere kompanioj anstataŭis regulajn laboristojn per laŭokazaj dungitoj senditaj de laborperaj organizaĵoj.

Averto

Nur la Japana Komunista Partio kontraŭis la novan sistemon, antaŭvidante la eventualan mizeran situacion de laboristoj. Aliaj politikaj partioj aprobis. La registaro neglektis la averton de la Komunista Partio kaj faris nenion por evitigi eventualajn amasmaldungojn.

La maldungitoj ne estas asekuritaj, ĉar ili laboris mallonge en unu kompanio post la alia. Ili estas ege malmulte pagataj kompare kun regulaj laboristoj, kvankam ili faras preskaŭ la saman laboron. Kiam ili perdas laboron, ili devas forlasi ĉambron luitan de la kompanio. Kiam ili ne havas loĝejon, ili ne povas serĉi alian laboron, ĉar kompanioj ne volas dungi senhejmulojn. Ili ne povas peti subvencion de la registaro, ĉar ili ne havas konstantan adreson. Tiamaniere naskiĝis multaj senhejmaj maldungitoj, kiuj amasiĝis en la tokia jarŝanĝa vilaĝo.

Prospero

Terura estas la usonstila laborsistemo. Ekzemple, Toyota kaj Canon multe profitis de la malaltaj salajroj de diligentaj laboristoj en tempo de prospero; sed, kiam falis la ekonomio, ili tuj maldungis la laboristojn. La kompanioj tamen kaŝas sufiĉe da profito kaj eĉ plu distribuas ĝin al akciuloj.

Per tiu granda kaŝita profito ili povus plu dungadi laboristojn. Tamen la kapitalistaro forgesas, ke laboristoj estas ankaŭ konsumantoj. Kiam senlabora, kiu aĉetos aŭtomobilojn kaj fotilojn? Maldungi laboristojn kaj maltrankviligi popolanojn signifas malprosperigi kompaniojn. Ili baldaŭ konscios sian stultecon kaj ricevos la venĝon de la laboristoj, kiujn ili malestime traktis kaj maldungis.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17