MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

BURUNDO

Kiam naskiĝos virinaj rajtoj?

Post 13-jara interetna milito, en kiu mortis centmiloj da homoj, ekpensis burundanoj, ke venos trankvilo. Tamen, dum ĉesis la „milita” milito, komenciĝis milito pri homaj rajtoj, kiu implicas la evoluon de tiu ĉi mondoparto.

En aparte malavantaĝa situacio trovas sin virinoj. Eble pro tradicio, kiu potencigas virojn, edzinoj, kiuj naskas knabinojn, estas iufoje torturataj aŭ eĉ murdataj de siaj edzoj.

Ekzemple antaŭ nelonge tial mortis Mélanie Inakanyana kaj Béatrice Niyondavyi. La okazoj memorigas pri Francine Nijimbere, juna virino, al kiu ŝia edzo fortranĉis la brakojn kiel puno, ke ŝi naskis nur knabinojn. Tiu ĉi virino estas unu el malmultaj, kiuj plendis: la edzo estis enprizonigita.

Vilaĝoj

Precipe en vilaĝoj atencoj tiaj restas kaŝitaj antaŭ lokaj administrantoj, parte pro timo kaj parte pro tio, ke burundaj kutimoj malpermesas al virinoj plendi kontraŭ siaj edzoj. Pro tio estas mortigitaj multaj bebinoj.

Aliflanke, pro la samaj kutimoj, knaboj estas bone protektataj. Ili estas malsame edukataj, ol knabinoj: knaboj lernas, kiel uzi armilojn, prizorgi bestojn kaj konstrui domojn; knabinoj lernas, kiel balai, lavi vestaĵojn, kuiri kaj prizorgi infanojn. Senknabaj familioj malaperas, ĉar iuj edzoj forlasas edzinojn, kiuj ne naskas knabojn, por serĉi alian virinon, kiu donos sopiratan filon.

Bofamilio

Pli ol 90 % da burundanoj vivas de terkultivado, la tero estas ilia sola „kapitalo”. Knabinoj tamen ne rajtas heredi la havaĵon de siaj gepatroj, kaj do la tero estas nur por knaboj, kiuj restas apud la gepatroj ĝis la morto. Knabinoj ne longe restas kun siaj gepatroj pro edziniĝo: ili ricevas ne de sia propra familio, sed de la bofamilio.

Multo estas farita por komprenigi al viroj, ke edzinoj ne respondecas pri la sekso de siaj idoj. Oni diras, ke virino estas kvazaŭ tero, kaj viro kvazaŭ kultivisto: oni do rikoltas, kion oni semis. La registaro kaj aliaj instancoj klopodas klarigi al viroj, ke ankaŭ ili respondecas pri la sekso de la bebo, sed en lando, kie ĉirkaŭ 90 % de la popolo scipovas nek legi, nek skribi, ne eblas optimismi pri la rezultoj.

Jérémie SABIYUMVA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jérémie Sabiyumva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17