MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

IRLANDO

Unulitera diferenco ...

Manifestaciis proksimume 125 000 homoj tra la ĉefstratoj de la irlanda ĉefurbo Dublino. Ili protestis kontraŭ la politiko de la registaro rilate la nunan ekonomian situacion, kaj kontraŭ bankestroj kaj spekulantoj, kiujn ili kredas kulpaj pri la krizo.

Reprezentiĝis ĉe la manifestacio preskaŭ ĉiuj metioj, profesioj kaj sindikatoj en la lando. Partoprenis laboristoj, kiuj perdis, aŭ riskas perdi, siajn postenojn pro la problemoj de gravaj industrioj, kiel la Dell-komputila aŭ la Waterford-kristala. Ĉeestis lernejanoj, fajrobrigadanoj, ŝtataj funkciuloj, purigistoj ... ankaŭ policanoj kaj armeanoj, kvankam membroj de sekurecaj kaj defendaj servoj ne kutimas partopreni politikajn manifestaciojn.

Konservativa kaj katolika

Vidiĝis ankaŭ pli aĝaj anoj de la komunisma partio, portantaj ruĝajn flagojn kun la simbolo de martelo kaj serpo, malgraŭ tio, ke en tiu ĉi tradicie konservativa kaj katolika lando ekstremaj partioj neniam fortis. Samtempe, aliaj portis afiŝojn kun devizoj „Rompu la ligon kun kapitalismo”, „For la registaro”, „Punu la bankestrojn”, „Pliŝarĝu riĉulojn, ne laboristojn”.

Ne nur en tiu ĉi okazo, sed ankaŭ ĉe antaŭaj amasaj manifestacioj protestis pensiuloj, studentoj, senlaboruloj, flegistoj kaj instruistoj. Inter ĉiuj klasoj kaj grupoj evidentis kolero kaj timo. Tamen, ĝis nun, neniu el tiuj, kiuj miliardope prifraŭdis la nacion, estas akuzita aŭ punita. Tial la antaŭe populara koalicia registaro pli kaj pli perdas la apogon kaj simpation de voĉdonintoj.

Iom troige komentis kelkaj ĵurnalistoj, ke nun la sola diferenco inter Irlando kaj la bankrota Islando konsistas el unu litero.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17