MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

UKRAINIO

Foroso

Aŭdinte la esprimon „perlo de Krimeo”, oni tuj rememoras pri Jalta, ĉarma urbo sur la suda bordo de la ukraina duoninsulo. Alloga kaj multvizitata, ĝi estas loko de turismo kaj ripozo por multaj ukrainianoj, rusianoj kaj eksterlandanoj. Alia perlo tamen, laŭ opinio de multaj, estas la proksime situanta Foroso. Ĝi estas urbotipa loĝloko ĉe la Nigra Maro je distanco 42 km sud-okcidente de Jalta. En Foroso loĝas 2185 loĝantoj (2001). Ĝi estas konata klimata kuracloko.

P. P. Firsov, esploranto de la regiono, skribas en siaj libroj, ke en la disponeblaj fontoj oni diversmaniere klarigas la devenon de ĝia nomo – merkato, lumturo. Oni opinias, ke la nomo devenas de la vorto „faros” (la loko de la antikva lumturo en malnova Aleksandrio). Tamen la plimulto kredas, ke la plej konvena klarigo de la nomo eble estas ligita kun „vento”, ĉar ĉi tie senĉese blovas.

Nur fine de la 19a jarcento, post kiam rusaj caroj donacis terpecojn al siaj korteganoj, komenciĝis disfloro de la regiono. La areo, sur kiu situas Foroso, iĝis proprietaĵo de la moskva negocisto Aleksandr Grigorjeviĉ Kuznecov. Li komencis efektivigi siajn grandiozajn planojn de konstruado. En la aĝo de 30 jaroj li malsaniĝis je tuberkulozo. Tial li estis devigita ekloĝi en Krimeo. Komence li konstruigis du grandajn domojn – unu por sia familio kaj la alian por gastoj. Poste komenciĝis konstruado de preĝejo sur unu el la apude situantaj rokoj. Kaj li zorgis ankaŭ pri la apuddomaj vegetaĵoj – li aranĝis ĉarmegan parkon kun mirinde belaj kreskaĵoj.

En 1954-1955 en Usono estis eldonita libro kun rememoroj de la eksa rusia ministro pri terposedo A. N. Naumov (1915-1916). Tie pri Foroso eblas legi: „Malfacilas imagi ion pli riĉan kaj pli ĉarman, ol la parko, florejoj, ekzotikaj vegetaĵoj en la krimea Foroso ...”

Dum la sovetia reĝimo la regantoj ne preteratentis tiun belan lokon kaj konstruigis en Foroso ripozdomojn por gvidantoj de la komunista partio. Poste la bienoj transiris en iliajn manojn. Vaste konata estas la fakto, ke en Foroso ripozis Miĥail Gorbaĉov, la unua prezidanto de Sovetio, kiam oni volis aresti kaj forigi lin de la prezidanta posteno (aŭguste 1991).

En Foroso oni regule filmas scenojn de marfilmoj. Nun ĝi estas ŝatata kurac- kaj ripoz-loko de multaj vizitantoj. Ruslingva proverbo tekstas: „Estas pli bone foje vidi, ol plurfoje aŭdi”. Do, bonvenon al unu el la perloj de bela Krimeo!

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17