MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Aktuala

Nia magazino havas unu gravan malavantaĝon: ĝi ne estas vere aktuala, almenaŭ ne tiom kiom ĵurnalo, radio aŭ televido. Ĵurnalo informas pri ĉio, kio okazis dum la antaŭa tago ĝis vespero, tiel ke la postan matenon mi povas legi pri aktualaj eventoj kaj evoluoj. Sed en nia magazino inter verkado de artikolo kaj ties legado fare de vi pasas minimume kvar semajnoj, kutime eĉ pli. Tio fojfoje kaŭzas problemojn, kiel montras mia artikolo „Bruna marĉo” en la februara numero. Enkonduke mi menciis atencon kontraŭ la policestro de bavara urbo Passau, kiun oni atribuis al novnazio. En sia letero aperinta en la marta numero Michael Lennartz atentigis pri dubindaĵoj kaj neklaraĵoj ligitaj al tiu atenco kaj konkludis: „Do krom la eldiro de la policestro ne ekzistas iu ajn certiga pruvo, ke okazis atenco en la raportita maniero.”

Mi verkis mian artikolojn tuj post la atenco; tiam la detaloj menciitaj de Lennartz ne estis konataj. Li verkis sian leteron kelkajn semajnojn poste, kiam oni sciis multe pli pri la evento. Se mi scius ĉi ĉion jam kiam mi skribis pri tiu afero, mi certe prezentus ĝin alimaniere. Ni do vidas, ke estas iom riske skribi pri tre aktualaj eventoj en nia magazino. En la menciita ekzemplo tio ja ne malpravigas la temon de la artikolo mem – kreskanta novnaziismo en Eŭropo –, sed ĝi donas iom strangan impreson, kvazaŭ mi asertus ion neveran. La aktualeco de nia magazino estas „relativa”; tio signifas, ke temo ja povas esti aktuala, sed ke ni ne povas raporti pri io ĵus okazinta, se ni ne estas absolute certaj pri la fakto. Sed en la menciita kazo ŝajnis kredinda kaj fidinda (ne nur por mi) ĉio, kion asertis la policestro. Do en tiu momento, nur kelkajn tagojn poste, mi ne povis dubi.

Cetere ankaŭ nun, pli ol du monatojn poste, oni ne scias pli multe. La esplorojn intertempe gvidas supera polica instanco, sed ankaŭ ties speciala komisiono ĝis nun trovis neniun „varmegan spuron”, kiel tion nomas la polica ĵargono. La afero do restas enigma, kvankam la polico intertempe klare neas, ke la krimo povus havi motivon en la familia sfero. Se oni ne trovos atencinton, do por ĉiam restos nur la aserto de la policestro mem. Tamen povas esti, ke jam morgaŭ en la ĵurnalo mi povos legi tute novajn detalojn ... Tiujn al vi mi povos komuniki plej frue post unu monato.

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17