MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Panoramo de la Nerona Romo

Pri Nerono, la imperiestro, mi sciis – aŭ memoris – nur, ke li bruligis Romon. La verko de Anna Löwenstein diras multe pli, kaj donas detalojn absolute interesajn. Ŝi prezentas al ni aliajn facetojn de tiu imperiestro: liajn talentojn, lian karakteron.

La rakontanto estas Prokulpio, aktoro kaj amiko de Nerono. Ni renkontas Lukanon, Oktavian kaj Senekon. Tiel Anna Löwenstein situigas por ni en la kunteksto de la historio verkistojn de (kaj personojn el) jamaj tradukaĵoj en Esperanto. La du amikoj ie eĉ komentas diron de Seneko. Tra ili ŝi transdonas al ni kulturajn citojn, interalie kelkajn versojn. Scenoj – kruelaj aŭ idiliaj – estas jen alude tuŝataj, jen ankaŭ perage kaj detale. Ĉu la „publiko” finfine maturiĝis, mi miris, – ke oni povas priskribi la morojn de Romo laŭvere kaj laŭfakte? Eĉ se lerta aludo ofte sufiĉas.

Fine de la libro ni trovas liston de 172 roluloj, el kiuj 67 vere ekzistis. (Eĉ pliaj nomoj menciiĝas en la teksto, sed de homoj ne rolantaj.) Tiu nombro ne timigu. Ni tiun „amason” ne rimarkas en la 600-paĝa verko. Ofte Anna Löwenstein montras karakterfacetojn, alude mencias etajn flankojn de roluloj. Ni konstatas: funde, homoj en 2000 jaroj ne ŝanĝiĝis.

La romano estas bone konstruita: ok partoj kun numeritaj subdividoj. Pli kaj pli, laŭ la plulegado, la fabulo montriĝas trapensita, bone planita en funkcio de la fono historia. Lertaĵo estas alporti iujn sciigojn postprokraste-ĝustatempe. Fojfoje tre subtila humuro subsonas en iu frazo. Konversacioj iĝas pli kaj pli naturaj.

Kiam ni prijuĝas legitan libron, ni serĉas kriteriojn. Ĉe tio, por ni mem estas tute nature, – malgraŭ averto – ke ni faras komparojn. Kaj mi pensas ne sole pri konfrontado de la du romanoj de la recenzata aŭtorino. Neeviteble kaj nerezisteble, niaj pensoj iras al du – ankaŭ tradukaĵoj – klasikaj verkoj de nia kulturo: La faraono de Prus (trad. Kabe) kaj Cezaro de Jeluŝiĉ (trad. Ivo Rotkvič, lingvovirtuozo). En nia menso poste tuj aperas aliaj nomoj; kaj titoloj de „historiaj romanoj” originalaj kaj eble iugrade pli fikciaj: unuflanke Trevor Steele (Sed nur fragmento kaj la brila Neniu ajn papilio), aliflanke Spomenka Štimec (Tilla kaj Hodler en Mostar, se ne paroli pri la delikata Tena). Štimec revivigas ekzistintajn personojn, Steele metas siajn rolulojn en iun historian periodon. Zagrebo ne estas Romo. Aŭstralio ne estas Eŭropo. Sed vidu: rekta pensado en iu lingvo certe rezultigas malsaman lingvaĵon ol traduko al tiu lingvo. Arto, ĉi-okaze verkado, estas afero de ekvilibro inter multaj prikalkulindaĵoj kaj ĝia sukceso dependas de diversaj faktoroj. Eblus fari komparon ankaŭ inter Kaj staros tre alte (Steele) kaj La tago kiam Jesuo perfidis Judason (de Seabra). Ja estus interese, se literaturfakulo analizus kaj komparus certajn romanojn, malkovronte la esencan diferencon.

Sed ni restu ĉe la romanoj de Löwenstein. Kiam ni tiel paŝtas la penson tra nia memoro de legemulo, iĝas klare, ke la ĵus „konsumita” verko estas historia romano, ne beletraĵo. La rakonto progresas kronologie, sen retroiroj, trankvile kaj nekomplike, kaj iom post iom ĝi konstruas koheran totalbildon de la Roma civilizacio, de ĝiaj moroj, de ĝiaj kulturaj pintoj, de la ĉiutaga vivo, de krueleco kaj maljusto, de degenero kaj dekadenco.

Kun siaj tri partoj (Britujo, Romo, Kristanoj) La ŝtona urbo estas pli varia, pli densa, ankaŭ enhave, ol Morto de artisto, kiu temas sole pri la vivo en Romo tempe de Nerono. La malvolviĝo de okazaĵoj estas do pli rapida kaj pli kuntrena en la unua libro. En la nuna duoble ampleksa Morto de artisto la agado aperas pli modera, minimuma, kaj jen kaj jen apenaŭ vivtenas la intereson, eĉ se plu ĝi tenas la atenton: intensa streĉo forestas preskaŭ entute. Ĉar mankas lingva vervo, vivo, efervesko; mankas energio, eksperimentemo, pasio. Oficialaj vortoj, jes! Vortoj ligitaj strikte laŭleĝe en frazoj preskribitaj gramatikiste. Nu, bone. Nenia ĵonglado do. Neniu libera, nelimigita, defia kreado. Teksto iomete enkorseta, korsetita, sen novismoj. Sed por multaj legantoj tio estos avantaĝo: ke en la lingvaĵo nenio surprizas, nenio frapas, nenio mirigas aŭ konsternas. Tio, tamen, forprenas el la eventuale beletreca valoro, kiu nun kuŝas sole en la alta kvalito de la teksto, vere elstara el gramatika vidpunkto. Jes, nepre: la stilkvalito konsistas precize en tio: la gramatika ĝusteco. Jen elekto de la aŭtoro: gravas precipe la enhavo. Ŝia krea kapablo kuŝas ne en la lingvaĵo, sed en la rakonto, substrato, kiu portu la historian faktaron.

La teksto de La ŝtona urbo komenciĝas tuj ege pli densa ol tiu de la nova verko, kies lingvaĵo estas pli facila, pli ordinara, pli komunvorta. Tiu simpleco estas intenca kaj sekvo de evoluo, de polurado, de laboro. La peza libro bezonas subapogan sinon, eble eĉan tablon (aŭ fortikajn brakojn), sed la legaĵo mem estas multe malpli peza. Malgraŭ tio, aŭ ĝuste graŭ ĝi, daŭris pli longe antaŭ ol la fluo de l' rakonto kaptis min. Kelkaj – tamen raraj – paĝoj tanĝas tedon pro similripeta frazado, pro troa reuzo de la samaj vortoj. La ŝtona urbo kuntrenas la leganton sed Morto entenas tekstopartojn malpli atentotenajn: kvin paĝoj por priskribi konkurson – la vetkuradon de ĉaristoj – estas tro. Same preskaŭ enuigas la priskribo de la preparoj al la imperiestra citroludado en Neapolo. (Ĉu hazardo? Humor-agordo? Sur paĝo 344 ni legas: „Dum la unua peco proksimiĝis al fino, aŭdiĝis jen kaj jen tusado kaj flustroj, kaj mi rimarkis, ke maljuna senatano endormiĝis en la unua vico.”) Kelkfoje preterglitas banalaĵoj. Ekzemple: „sur la strato ekstere” (ja ne interne); „la noktoj longiĝis pro la proksimiĝo de la vintro” (evidente). En la rakonta prozo tio kompreneble tute ne ĝenas, sed tio tamen, nerimarkate, maldensigas la beletrecon, diluas la arton, eĉ se tio neniom adulteras la sciencan aŭ fakan nivelon de la verko. Sekve, plezuro kaj utilo estas ĉefe trovendaj en la historia fundo de la rakonto, ĉar la frazado ofte donas malmultan beletran ĝuon. Tamen la verko, kiu sendube postulis seriozan dokument-esploradon, vere estas fortostreĉaĵo. Por prezenti la faktojn de la historio la aŭtoro devis elpensi kaj strukturi fikcian framon. La fikcio servu al la eksponado de historia epizodo: ĝi devas krei koheran priskribon de la realo kaj igi tiun pli viva, pli kredinda, pli konvinka. Multaj detaloj pri la „civilizo de la Romanoj” estas enŝovitaj tra la teksto, tiel ke, iom post iom, kvazaŭ senkonscie, ni absorbas la etoson de la granda urbo kaj la vivo en kaj ĉirkaŭ ĝi. Anna Löwenstein teksis, varpe kaj vefte, legindan romanon el fikcio kaj el faktoj. Ŝi lerte pentras interhoman konduton, esprimante homajn sentojn kaj pensojn. La oka kaj lasta parto alportas klimakson: fine sentiĝas ia streĉo. Anna Löwenstein kulminigas la rakonton per resumeca traktado de la imperiestra karaktero: elstarigo de lia psiko.

Ŝi trovis helpon: apogantojn, instigantojn, provlegantojn; ili korektis kaj konsilis. Tamen ne ĉiuj mistajpoj kaj eraretoj estis elsarkitaj (mi kalkulis kvardekon). Krome, ĉu ne ia hezito inter „de” kaj „da”? Vortordo: „Mi vidis plurajn batalantojn ricevi la mallevitajn dikfingrojn, kiujn en Romo oni pardonus.” Vortelekto: „gvardiisto” (gvardiano, gardisto); konfuzo inter „vesto” kaj „vestaĵo”; „forbruligita” (364, 383, kial ne forbrulinta?).

Laste du linioj pri la libro kiel materia produkto: bona blanka papero, klara preso sufiĉe grandlitera, firma bindo en fortika supla kovrilo. Ĉio tio faras novnivelan atingon de la eldonejo. Sed, bedaŭrinde, oni ne atentis la vortodividojn: ofte ili ne elegantas: ra-jtis, rima-rkos, brako-jn, dankop-agon, ek-spalaco, mala-ltan, dancol-ecionoj, sv-ingis, he-jmo. Mi streknombris 38 da tiaj. Sed fojfoje fuŝo amuzas: pub-liko.

Christian DECLERCK
Anna Löwenstein: Morto de artisto. Eld. FEL, Antverpeno, 2008. 624 paĝoj kudre binditaj. ISBN 978-90-77066-39-3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Christian Declerck el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17