MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Laŭdinda maskita faksimilo

La unua vorto de mia titolo estas adjektivo. Se nia presisto miskorektis, bv. restaŭri! Plej grava karakterizo de la nova vortaro estas ja, ke ĝi estas laŭdinda. Laŭdinda, ĉar bezonata. Laŭdinda, ĉar bona. Estas eksterdube, ke ĝi iĝos la baza vortaro por germanoj, dum deko aŭ dekoj da jaroj. Ne ĉiu germano tuj estas sufiĉe pagipova por havigi al si la Kraŭsojn.

Vera poŝvortaro ĝi ne estas: mi ne trovis en iu el miaj jakoj sufiĉe vastbuŝan poŝon, sed mi ja ne estas politikisto (ili havas multe pli vastajn poŝojn!). Laŭdinde estas, ke ĝi estis eldonita de konata neesperanta eldonejo. Strange, kaj verŝajne laŭdinde, ke la germanoj ŝajnas sufiĉe facile sukcesi interesigi eldonejojn, almenaŭ por vortaroj.

Faksimilo?

Mi komparis la novan libron kun la Weltsprachenwörterbuch de Weidmann (el Svislando, 2003) kaj konstatis, je mia miro, ke la diferenco inter la verkoj estas kvazaŭ nula. Nu ja, ankaŭ la nova libro citas, kiel duan nomon, Weidmann kaj eĉ atentigas pri la fakto, ke la bazo de la libro estas la eldono de Weidmann. La svisa, tamen, aspektas broŝuro (kaj estas multekosta), dum la nova estas vera, eĉ modela (nuntempe tre malofta), bele bindita kaj durkovrila libro. Se vi estas masoĥisto aŭ ĝisosta apogemulo de Esperanto (tio ne estas la sama), vi nepre aĉetos ambaŭ. En la nova eldono, tamen, kelkaj preseraroj de la sviso estas korektitaj (kaj, verŝajne, novaj enkondukitaj), sed fojfoje ĝena formo restis („pseŭdonomo” apud „pseŭdonimo”). „Kelnerino” malaperis kaj estas anstataŭita de „kelnero”. Aperis „Schlesien” (Silezio) kaj „Schleswig-Holstein” (Ŝlesvig-Holstinio). En la enkonduko la aŭtoro anoncas enkondukon de pluraj aktualaj nocioj, sed ili ne estas multaj kaj ankaŭ ne mondmirigaj: „fajnaj polveroj”, „grapolbombo” (temo de multaj diskutoj en Interreto), „blogo” (neologisme, sed tutmonde ĉiezumante) kaj „retbabili” (tute natura naskitaĵo).

Ekvilibro

La germana-esperanta parto ampleksas 126 paĝojn, la alidirekta 117. Klaras do, ke la esperanta parto entenas multe da kunmetaĵoj. En mia juneco oni ĉiam zorgis, ke la esperanta parto estu multe malpli ampleksa ol la nacilingva, por argumenti, ke en Esperanto oni bezonas multe malpli da bazaj vortoj. Tamen ankaŭ en la germana parto estas relative multe da kunmetaĵoj. La esperantaj ofte dankas sian enprenon al la germana traduko: „aerdefendkanono” = „Flak”. Mi supozas, ke la aŭtoro uzis inversigan programon. Estas interese, ke (malofte en niaj vortaroj!) aperas indiko de la genro de la substantivoj ... sed tiam mi, negermano, ŝatus, ke aperu ankaŭ la pluralformoj.

Recenzista vitrioleto

Ĉar mi timas, ke oni ne konsideros min serioza recenzisto, se mi ne trovas mankojn, mi klopodos trovi ilin. Pro la koncizeco nur la ĉefsignifoj de la vortoj estas traktitaj, sed precipe ĝenas min, ke, malgraŭ kontraŭa mencio en la enkonduko, absolute mankas eĉ la plej kutimaj esprimoj. Oni ankaŭ povas diskuti pri la utilo de la dis-part-ig-o de la vortoj en la Esperanto-parto, sed nepre estas tiom da por-ul-oj, kiom da kontraŭ-ul-oj.

Mi supozas kaj esperas, ke baldaŭ ĉiu germana esperantisto posedos minimume unu ekzempleron de la libro ... sed ke ili samtempe bone konscias, ke ĝi ne anstataŭas la Kraŭsojn!

Petro DESMET'
Ulrich Matthias / Dietrich M. Weidmann: Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Esperanto-Deutsch. Eld. Marixverlag, Wiesbaden, 2008. 255 paĝoj kudre binditaj. ISBN 978-3-86539-182-7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17