MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

ARKTA MITO

Praa religia temo

La urso (Ursus arctos) estis sankta besto en praa popola kredo kaj en legendoj de la orienta eklezio. Inter la plej gravaj sanktuloj de Karelio estas Sergeo (Varfolomej), kiu kun sia frato Stefano konstruis preĝejeton en praarbaro. Dividante sian panon kun urso, li malsovaĝigis ĝin.

La mito pri la urso konstruiĝis ĉirkaŭ ideo pri besto, kiu vivas surtere kaj surĉiele. Sur la ĉielo ja videblas la konstelacioj Granda kaj Malgranda Ursino. Laŭ la mitoj de arktaj popoloj la urso naskiĝis en la ĉielo kaj tien ree leviĝas post sia morto. La finna nacia epopeo Kalevala diras, ke la urso estis naskita „ĉe la luno, sub la suno, sur la ŝultroj sepstelaraj” (46a kanto). De tie ĝi estis surterigita en ora lulilo pendanta de arĝentaj ĉenoj. Poste ĝi estis kreskigita ĉe la edzino de la finna arbardio Tapio.

Religiistoj komparas tiun miton kun alipopolaj mitoj pri ĉielaj kaj diaj filoj kaj ties postmorta reveno al la ĉielo. Disvastiĝintaj estas ankaŭ legendoj pri ursoj, kiuj homiĝis, kaj pri homoj, kiuj ŝanĝiĝis en ursojn. Kelklegende la urso edzinigis homan belulinon, kiu poste naskis fortulojn. De ili devenis tuta popolo. La persona nomo Björn (urso) estas ofta ĉe svedlingvanoj. Ĉe finnoj kiel nomo uzatas Osmo (kaŝnomo de urso). Aliflanke ŝajnas, ke parto de la praloĝantoj de Finnlando rigardis sin kiel posteulojn de la alko. Estis kvazaŭ du klanoj, tiu de la urso kaj alia de la alko.

La prafinnoj kaj sameoj ege timis la urson. Ili vivadis kun ĝi en la samaj arbaregoj kaj vivtenadis sin per la samaj beroj, plantoj, kaptaĵoj. De novembro ĝis marto la homoj estis trankvilaj, ĉar la urso dormas tra la vintro en sia nesto. Ekde aprilo kaj precipe somere, kiam la brutaro de la homoj paŝtis sin en la arbaro, la homoj timis. Per magiaj vortoj kaj oferaĵoj ili provis konvinki la urson, ke ĝi ne tuŝu ilian brutaron aŭ ilin mem. La homoj kredis, ke nature la urso estas bonvola, sed sorĉistoj povas – pro malamo aŭ envio – instigi la urson ataki homon aŭ ties brutojn. La homoj kredis, ke la sorĉitaj ursoj estas la plej danĝeraj.

La urso pezas 260–350 kilogramojn, kuras kaj grimpas rapidege. Stariĝinta ĝi multe similas al giganta homo, altas 260–270 centimetrojn. Ne eblas fuĝi ĝin. Ĉar niaj prapatroj ege timis kaj respektis la urson, ili nenie kuraĝis uzi ĝian veran finnan nomon „karhu”. Ili nomis la bestegon per ducento da kaŝnomoj flataj, admiraj: bulo bela, bulbelulo, mielmano, arbara greno, orkukolo, birdo, karulo, frato, arbara avo, bovo/ĉevalo de arbaro, reĝo drapvestita, belharulo, monharulo, orharulo, ... Tamen, ili ĉasis la urson pro la bongusta viando kaj la valora felo.

Inter multaj arktaj popoloj oni sekvis la saman ritaron. La mortigita urso estis portita al la vilaĝo kiel honorgasto. Ĝojante kaj timegante oni kantis kaj muzikis al ĝi, taksis ĝian felon. Oni kredis, ke se la urso estas gastame traktata, ĝi reiros al la ĉielo kaj rakontos, ke ne danĝeras fariĝi urso surtera kaj lasi sin esti kaptita de homoj. Ili bonege gastigas la kaptiton. La ĉasistoj kantis, ke ne ili mem mortigis la urson, sed iu alia, najbaro, ruso, aŭ ke la urso mem stumblis kontraŭ branĉoj, kiuj boris ĝian bruston kaj tranĉis ĝian ventron. En Kalevala la ĉasisto diras: „... lanco ne bezonis flugi, arko ne bezonis pafi: mem la urso renversiĝis”.

La ostojn de la manĝita urso oni rearanĝis en ties skeleta ordo sur la teron ĉe bela loko, kie kreskas maljuna impona pinego. La kranio estis levita supren sur branĉon „por ĝojigi ĉiujn homojn, por kultigi gevagulojn” (Kalevala). La dentojn kaj ungojn prenis la ĉasistoj. Ili estis konsiderataj kiel utilaj kaj fortegaj magiaĵoj, protektaj kaj kuracaj.

En Finnlando la kutimo meti la ursokranion sur pinobranĉon en tradicie sankta loko vivetis ankoraŭ en la 1930-aj jaroj en foraj arbaraj regionoj. Ankoraŭ nun oni scias pri „sanktaj” rokoj, kiuj aspektas kiel ursa kapo aŭ surhavas homan profilon. Vizitante tian lokon kun religiisto, iu ĉefepiskopo esprimis la opinion, ke paganismo kaj kristanismo ne nepre kolizias, sed estas du facetoj de sankteco. Ĝuste sanktecon multaj finnoj sentas en la naturo, ne ĉiam en katedraloj.

Finna religiisto, Juha Pentikäinen, amikiĝis kun ĥanta1 ŝamanfamilio. Ankaŭ la filoj de tiu familio sentis la sanktecon de prakultejo en Finnlando kaj rekonis la similecon de niaj praritoj. La finna vorto por „sankta” origine signifis „izolita, speciala, tabua”, ekzemple bosko, kie oni oferadis al dioj, aŭ tombejo inter picearo. La urso kiel motivo en blazonoj kaj diraĵoj daŭre vivas en nia popolo.

1. Ĥantoj: gento en norda Rusio, parenca al finnoj.
Saliko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17